Ordeno de la Brita Imperio

honoriga ordeno de Britio

Ordeno de la Brita imperio (angle The Most Excellent Order of the British Empire) estas brita ordeno, kiu estas donata ekde la 4-a de junio 1917, kiam unuafoje donis ĝin reĝo Georgo la 5-a. La ordeno havas kvin klasojn kaj ĝi dividiĝas en grupon soldatan kaj civilan:

  • Kavaliro Granda kruco (angle "Knight Grand Cross" aŭ GBE) aŭ Damo Granda kruco (angle "Dame Grand Cross" aŭ GBE)
  • Kavaliro Komandoro (angle "Knight Commander" aŭ KBE) aŭ Damo Komandoro (angle "Dame Commander" aŭ DBE)
  • Komandoro (angle "Commander" aŭ CBE)
  • Oficiro (angle "Officer" aŭ OBE)
  • Membro (angle "Member" aŭ MBE)
Ordeno de la Brita Imperio
kavalira ordeno • honorigo • honoriga titolo
Branĉoj • Komandoro de la Ordeno de la Brita imperio
• Kavaliro-Komandoro de la Ordeno de la Brita imperio
• Membro de la Ordeno de la Brita Imperio
• Kavalido Grand-Kruca de la Ordeno de la Brita imperio
• Oficiro de la Ordeno de la Brita imperio
• Damo-Komandoro de la Ordeno de la Brita imperio
• Damo Grand-Kruca de la Ordeno de la Brita imperio
• Empire Gallantry Medal
• Honorary Commander of the Order of the British Empire
• Honorary Knight Grand Cross of the Order of the British Empire
• British Empire Medal vd
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita de Georgo la 5-a de Britio vd
Fondita en 4-a de junio 1917
vdr
Ordeno de Brita Imperio

Nur membroj de la du altrangaj rangoj estas konsideritaj kavaliroj, kaj tial nur ili, kondiĉe ke ili estas britaj civitanoj, havas la rajton aldoni la titolon Siro al kavaliro, aŭ Damo al sinjorino.

Krom la ordeno ekzistas ankaŭ la "Medalo de la Brita Imperio" (angle British Empire Medal), kies ricevantoj ne apartenas al la ordeno, sed estas ligitaj al ĝi. Tiu ornamado jam ne estas aljuĝita en Britio, sed ĝi daŭre estas uzita en kelkaj el la landoj de la Brita komunumo, kiel ekzemple la Kukinsuloj kaj Bahamoj.

La moto de la ordeno estas "Por Dio kaj Imperio" (angle For God and Empire). Tiu ĉi ordeno estas la plej nova el la britaj kavaliraj ordenoj kaj la plej granda laŭ la nombro da siaj membroj.