Howard Walter Florey

aŭstralia patologo

Howard Walter FLOREY (Barono Florey de Adelajdo kaj Marstono ; naskiĝis la 24-an de septembro 1898, en Adelajdo, mortis la 21-an de februaro 1968, en Oksfordo, en Britio) estis aŭstralia kemiisto kaj farmakologo. Rekompencis lin la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino[1] en 1945, kun Ernst Boris Chain kaj Sir Alexander Fleming, por la ekstrakto de penicilino.

Howard Walter Florey
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Howard Walter Florey 1945.jpg
Persona informo
Howard Walter Florey
Naskiĝo 24-an de septembro 1898 (1898-09-24)
en Adelajdo
Morto 21-an de februaro 1968 (1968-02-21) (69-jara)
en Oksfordo
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per korinfarkto [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Aŭstralio [#]
Alma mater Kolegio Magdaleno • Universitato de Adelajdo [#]
Familio
Patro Joseph Florey [#]
Patrino Bertha Mary Wadham [#]
Gefratoj Hilda Gardner [#]
Edz(in)o Mary Ethel Hayter Florey • Margaret Jennings [#]
Infanoj Paquita Mary Joanna Florey • Charles du Vé Florey [#]
Profesio
Okupo politikistoapotekistokemiistokuracistoprofesoro • patologo • biologo [#]
Aktiva en Londono [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Li naskiĝis en Suda Aŭstralio, lernis medicinon en Universitato de Adelajdo de 1917 ĝis 1921, ricevis Rhodes stipendion kaj daŭrigis sian lernadon en Queen's College de la Universitato de Oksfordo.

Post tempo en Usono kaj Universitato de Kembriĝo, li reiris al Oksfordo kie li iĝis ano de la Lincoln College kaj estro de esplora teamo. En 1938, laborante kun Ernst Boris Chain kaj Norman Heatley, li legis artikolon de Alexander Fleming pri la kontraŭbakteria efiko de ŝimo penicillium notatum.

Lia teamo laboris pri la grandskala produktado de tia ŝimo kaj estrakto de la aktiva substanco. Li tiom sukcesis, ke en 1945, penicilino estis industrie produktata por la aliancanoj de la dua mondmilito.

Howard W. Florey nobeliĝis kaj ricevis la ordenon pro merito en 1944. Li aniĝis la Ĉambron de la Lordoj kiel Barono Florey de Adelajdo kaj Marstono en 1965. Li estis prezidento de la Reĝa Societo de Londono de 1960 al 1965 kaj kanceliero de la Aŭstralia Nacia Universitato de 1965 al 1968.

Li mortis pro korinfarkto en 1968.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. https://www.nobelprize.org/prizes/medicine/1945/florey/facts/