Universitato de Adelajdo
universitato en Aŭstralio
La Universitato de Adelajdo, angle oficiale The University of Adelaide (populare Adelaide University aŭ Adelaide Uni) estas publika universitato situa en Adelajdo, Suda Aŭstralio. Starigita en 1874, ĝi estas la tria plej malnova universitato en Aŭstralio. Ĝi estas asocia kun kvin Nobel-premioj, 110 studentoj Rhodes kaj estas membro de la Grupo de 8 aŭstraliaj universitatoj, same kiel de la universitatoj Sandstone.
La ĉefa sidejo estas ĉe la kultura bulvardo de North Terrace, sed estas ankaŭ aliaj kvar sidejoj tra la tuta subŝtato.