Ruĝkufulineto

Eŭropa fabelo

Ruĝkufulineto estas eŭropa folklora fabelo pri eta knabino, kiu alportas kukojn al la fora dometo de sia avino. La Lupo manĝas la avinon kaj ŝajnigas sin esti ŝi, intencante krome manĝi Ruĝkufulineton. En la versio de 1697 de Charles Perrault, la fabelo finiĝas per tio, ke la lupo manĝas la infanon, sed en la versio de la Fratoj Grimm ŝi estas savita. La primitivaj temoj en tiu ĉi rakonto estas bone esploritaj de psikanaliza teorio, ekz. de la usona infano-psikologo, Bruno Bettelheim.

Ruĝkufulineto
tradicia fabelo • folklora tipo
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro fabelo
vdr

Ankaŭ en Ĉinio troviĝis folklora fabelo pri lupo, kiu ŝajnigis sin esti homa avino, por manĝi infanojn. La ĉina fabelo nomiĝis "Avino Lupo".[1]

Originalan version de la fabelo kreis Giorgio Silfer en esperanto per sia kamiŝibajo "Karmezina renkontis Lupon" (2013). Laŭ lia teatraĵo la fabelo eĥas epizodon kaj timon de seksa perforto.

Notoj redakti

  1. La ĉina fabelo Avino Lupo (en la angla). Arkivita el la originalo je 2008-12-06. Alirita 2008-09-05.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti