The Munsters

televida serio

The Munsters ("La familio Munster") estas usona televidserio kiu priskribas la hejman vivon de familio de malmalicaj monstroj en kiu stelulas Fred Gwynne kiel la dommastro simila al la Monstro de Frankenstein nome Herman Munster, Yvonne De Carlo kiel vampira edzino, nome Lily Munster, Al Lewis kiel Avo, nome senila vampiro kiu nostalgias pri la "bonaj iamaj tagoj", Beverley Owen (poste anstataŭita de Pat Priest) kiel la nevino Marilyn Munster, kies usoneca belo faris ŝin la plej rimarkinda el la familio, kaj Butch Patrick kiel duon-vampiro, duon-homlupo filo Eddie Munster. La serio estis satiro kaj de tradiciaj monstrofilmoj kaj de la tipa familio de la epoko, kaj estis produktita de la kreantoj de Leave It to Beaver.[1][2] Ĝi konkurencis kontraŭ la simile makabreca The Addams Family (kiu estis elsendita de la ABC) kaj atingis pli altajn rangojn en la Taksoj Nielsen.

The Munsters
televida serio
Originala titolo The Munsters
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro American television sitcom, monster television program
Aktoroj Fred Gwynne
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 70
Daŭro sen reklamoj 24
Elsendo
Elsendita 24 sep. 1964 – 12 maj. 1966
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

En 1965, The Munsters estis nomumita por la premio Golden Globe Award por la Plej Bonkvalita Televidserio,[3] sed ili ne ricevis la premion kiu estis atribuita al The Rogues. En la 21a jarcento la serio ricevis kelkajn nomumojn al la premio TV Land, inklude unu pro la Plej Malfidinda Ŝoforo (Herman Munster).[4]

La serio estis origine elsendita ĵaŭde je la 7:30 vespere en CBS el la 24a de septembro, 1964, ĝis la 12a de majo 1966; oni produktis 70 epizodojn. La serio estis nuligita kiam la pinto estis atingita de serio de la ABC nome Batman, kiu estis tutkolora.[5] Kvankam la sekvantaro estis malalta dum la dekomencaj du jaroj, The Munsters ja atingis grandan publikon pere de elsendo pere de kanalaro. Tiu populareco garantiis postan serion, kelkajn filmojn, kaj teatraĵon.[6]

La 26an de oktobro, 2012, NBC elsendis modernan refilmon de The Munsters nome Mockingbird Lane kiel pilota fimo. La serio malsukcesis esti farita de NBC pro malkonsentoj pri la malhela naturo kaj nekonsistanta tono.[7]

Referencoj redakti

  1. "The Munsters: The Complete First Season", DVD Talk. Kontrolita 7a de decembro 2010.
  2. "The Munsters: The Complete Series", DVD Talk. Kontrolita 7a de decembro 2010.
  3. Munsters, The. Alirita 6a de aprilo, 2018.
  4. "'TV Land Awards' turn back the time", Chicago Tribune, 14a de marto, 2005. Kontrolita 6a de aprilo, 2018.
  5. Fred John Del, Jr., Bianco. (2012) 50 Favs of the '60s '70s '80s: A Look Back at Three Dynamic Decades. AuthorHouse, p. 58. ISBN 1-468-56111-1.
  6. Decaro, Frank, "A Neighborhood Where Every Day Was Halloween", The New York Times, 26a de oktobro 2008. Kontrolita 10a de oktobro 2010.
  7. NBC May Take Another Stab At 'The Munsters' Reboot Series. Alirita 18a de septembro, 2016.