Monstro de Frankenstein
La monstro de Frankenstein (aŭ pli simple "Frankenstein", la "kreitulo de Frankenstein") estas fikciulo aperinta por la unua fojo en la romano Frankenŝtejno aŭ la moderna Prometeo de Mary Shelley.
Monstro de Frankenstein | |
---|---|
![]() Aktoro Boris Karloff kiel la monstro de Frankenstein | |
Kreita de | Mary Shelley |
Verko | Frankenŝtejno |
Rolita de | Phil Hartman |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | monstro |
Ĝi en la romano ne havas nomon, sed estas ofte kromnomita "la kreitulo", "la monstro" kaj eĉ pli ofte "la demono". Poste, kaj pro pluraj kinadaptoj, la monstro progrese akiris la nomon de sia fikcia kreinto, D-ro Victor Frankenstein.