Syndication Broadcast

Syndication Broadcast estas anglalingva nomo de la sistemo de vendoj (distribuado) de televidaj programoj kaj serioj por malsamaj televidkanaloj. Ĝi estas ofta sistemo en landoj, kie televido estas formata de ĉenoj kun lokaj filiigitaj dissendantoj, kiel estas en Usono kaj Nederlando ekzemple. En landoj kun naciaj retoj sen lokaj filioj la praktiko estas malofta.

Ĉar ne estas televidretoj en Esperantujo, ankoraŭ ne estas teknika termino en Esperanto por traduki tiun koncepton.