Perry Mason estas usona televidserio pri juro kaj dramo origine elsendita de la CBS televidkanalaro el 21a de septembro, 1957, al 22a de majo, 1966. La titoliga rolulo, ludita de Raymond Burr, estas fikcia advokato de Los Angeles kiu dekomence aperis en detektiva fikcio de Erle Stanley Gardner. Multaj epizodoj estas bazitaj sur historioj verkitaj de Gardner.

Perry Mason
televida serio
Originala titolo Perry Mason
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro jura dramo, television adaptation
Aktoroj Raymond Burr • Barbara Hale • William Hopper • William Talman • Ray Collins • Wesley Lau • Richard Anderson • John Dall
Muziko de Bernard Herrmann • Fred Steiner
Amplekso
Sezonoj 9
Epizodoj 271
Daŭro sen reklamoj 50
Elsendo
Elsendita 21 sep. 1957 – 22 maj. 1966
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Perry Mason estis la unua ĉiusemajna unuhora serio el Holivudo filmita por televido, kaj restas unu el la plej longdaŭraj kaj plej sukcesaj jur-temaj televidserioj. Dum sia unua sezono, ĝi ricevis nomumon por premio Emmy al la plej Bonkvalita Drama Serio de Centra Horaro, kaj ĝi iĝis unu el la kvin plej popularaj televidprogramoj. Raymond Burr ricevis du premiojn Emmy pso Elstara Ĉefaktoro, kaj Barbara Hale ricevis premion Emmy pro sia ludado de la fidinda sekretariino de Mason nome Della Street. Perry Mason kaj Burr estis honorigitaj kiel Preferata Serio kaj Preferata Aktoro en la unuaj du opinisondoj de la legantoj de TV Guide. En 1960, la serio ricevis la unuan Arĝentan Juĝmartelon por televida dramo el la usona advokatasocio American Bar Association.