Bonanza
Bonanza estas la titolo de fama televidelsendo de David Dortort el la 60-aj jaroj pri Usono en la 19-a jarcento.
Bonanza | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Bonanza |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | western television program |
Aktoroj | Lorne Greene • Pernell Roberts • Dan Blocker • Michael Landon • Victor Sen Yung • Guy Williams • David Canary • Mitch Vogel • Ray Teal • Bing Russell • Tim Matheson • Ted Cassidy • Glenn Corbett |
Muziko de | Ray Evans |
Amplekso | |
Sezonoj | 14 |
Epizodoj | 431 |
Daŭro sen reklamoj | 50 |
Elsendo | |
Elsendita | 12 sep. 1959 – 16 jan. 1973 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Bonanza estis la unua televidserio kies ĉiuj 430 45-minutaj epizodoj de la serio estis koloraj. La sponsoro estis Chevrolet, tial oni vidas la heroojn en tiuj aŭtoj.
Roloj kaj aktoroj
redakti- Ben Cartwright (Lorne Greene) estas la familiestro de la familio Cartwright kaj posedanto de la Ponderosa-bieno.
- Adam (Pernell Roberts) estas la plej aĝa filo.
- Hoss (Dan Blocker) estas, jam pri lia dikeco, la plej rimarkinda persono de la filmo. Lia vera nomo estas Eric. Hoss signifas en la norvega „bonŝancon“.
- Little Joe (Michael Landon) estas la plej juna filo de Ben Cartwright.
- Hop Sing (Victor Sen Yung) estas la ĉina kuiristo de la familio kaj anstataŭas mastrumestrinon en la hejmo Cartwright.
Elsendoj
redaktiBonanza estis elsendita inter la 12-a de septembro 1959 kaj la 16-a de januaro 1973 ĉe NBC.
- En Germanio la unua elsendo okazis la 13-an de oktobro 1962.
- En Francio ĝi videblis ekde la 6-a de januaro 1965.