Tora! Tora! Tora! (en japana lingvo: トラ・トラ・トラ) estas eposa filmo de 1970 kiu rakontas la japanan atakon al Pearl Harbor en 1941. La filmo estis produktorita de Elmo Williams kaj reĝisorita de Richard Fleischer, Toshio Masuda kaj Kinji Fukasaku, kaj en kiu stelulas partoprenantoj kiel Martin Balsam, Joseph Cotten, So Yamamura, E.G. Marshall, James Whitmore, Tatsuya Mihashi, Takahiro Tamura, Wesley Addy, kaj Jason Robards. Estis la unua anglalingva filmo de Masuda kaj Fukasaku kaj la unua nejapana filmo.

Tora! Tora! Tora!
filmo
Originala titolo Tora! Tora! Tora!
Originala lingvo japana lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 1970, 23 sep. 1970
Ĝenro milita filmo
Kameraado Charles F. Wheeler, Shinsaku Himeda
Reĝisoro(j) Richard Fleischer • Kinji Fukasaku • Toshio Masuda
Produktisto(j) Richard Fleischer • Elmo Williams
Scenaro Kurosawa Akira • Hideo Oguni
Filmita en Honoluluo • San-Diego
Loko de rakonto VaŝingtonoTokio
Muziko de Jerry Goldsmith
Rolantoj Joseph Cotten • Jason Robards • Martin Balsam • James Whitmore • E. G. Marshall • Keith Andes • Neville Brand • Norman Alden • Leora Dana • Sō Yamamura • Takahiro Tamura • Frank Aletter • Leon Ames • Richard Anderson • George Macready • Ron Masak • Jeff Donnell • Richard Erdman • Berry Kroeger • Edward Andrews • Harlan Warde • Meredith Weatherby • Robert Shayne • Susumu Fujita • Walter Brooke • Walter Reed • Wesley Addy • G. D. Spradlin • Eijirō Tōno • George Tobias • Ken Lynch • Paul Frees • Karl Lukas • June Dayton • Tatsuya Mihashi • Edmon Ryan • Bill Edwards • Rick Cooper • Carl Reindel • Jerry Fogel • Elven Havard • Bill Zuckert • Francis De Sales • Dave Donnelly • Jerry Cox • Dick Fair • Dick Cook • Robert Karnes • Larry Thor • Shōgo Shimada • Koreya Senda • Jun Usami • Kazuo Kitamura • Bontarō Miake • Ichiro Reuzaki • Asao Uchida • Hiroshi Akutagawa • Hiroshi Nihon'yanagi • Toshio Hosokawa • Hisashi Igawa • Hideo Murota • Hisao Toake • Harold Conway • Akira Kume • Henry Z. Jones, Jr. • Randall Duk Kim
Produktinta firmao 20th Century Studios
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

La vorto "tora" de la titolo estas la dusilaba japana kodvorto uzita por indiki, ke kompleta surprizo estis atingita. Japana estas lingvo kun multaj homofonoj, kaj tiel koincide "tora" signifas ankaŭ "tigro" (虎).[1]

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la japanan atakon al la usona bazo de Pearl Harbor en la 7a de decembro 1941. "Tora! Tora! Tora!" estis la kodigita frazo uzita de la japanoj por indiki, ke oni estis atinginta sukcese la unuan tajdon de la atako. La filmo reproduktas detale la atakon al Pearl Harbor, same kiel la faktojn kiuj antaŭis, kaj el unu kaj el la alia flanko: unuflanke la japanaj militistoj studas kiel kaj kial ili decidas realigi atakon etape; aliflanke la filmo montras la fakton ke kelkaj superuloj de la usona armeo, en kiuj hegemoniis la skeptikismo kaj la troa memfido, ignoris la eblon de granda atako.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La krizo de Kurosawa redakti

 
La Atako kontraŭ Pearl Harbor estis la temo por Tora! Tora! Tora!, en kiu Kurosawa engaĝiĝis, sed ne povis plenumi. Tio markis enorman krizon en la kariero kaj en la vivo de Kurosawa.

Kurosawa estis engaĝigita en ambicia holivuda projekto. Tora! Tora! Tora!, produktita de 20th Century Fox kaj Kurosawa Production, estus la rakonto de la japana atako kontraŭ Pearl Harbor el kaj usona kaj japana vidpunktoj, kaj Kurosawa estus faranta la japanan duonon kaj anglalingva kinisto estus reĝisoranta la usonan duonon. Li pasigis kelkajn monatojn laborante sur scenaro kun Ryuzo Kikushima kaj Hideo Oguni, sed tuj la projekto ekkomplikiĝis. La reĝisoro de la usonaj sekvencoj rezultis esti ne David Lean, kiel dekomence estis planita, sed la usona Richard Fleischer. La buĝeto estis reduktita, kaj la ekrantempo atribuita por la japana parto ne devos esti pli longa ol 90 minutoj — grava problemo, konsiderante, ke la scenaro de Kurosawa planis ĉirkaŭ kvar horojn. Post nombraj revizioj kun rekta interveno de Darryl Zanuck, pli malpli fintranĉita scenaro estis interkonsentita en Majo 1968.

Filmado ekis komence de Decembro, sed Kurosawa daŭris nur ĉirkaŭ tri semajnojn kiel reĝisoro. Li baraktis por labori kun nefamiliara laboristaro kaj kun la postuloj de holivuda produktadmaniero, dum liaj labormetodoj kapturnigis liajn usonajn produktorojn, kiuj finfine konkludis, ke la reĝisoro eble estas mense malsana. Kurosawa estis ekzamenita en la Hospitalo de la Universitato de Kioto fare de neŭropsikologo, Dro. Murakami, kies diagnozo estis sendita al Darryl Zanuck kaj Richard Zanuck de Fox studioj indikanta diagnozon de neŭrastenio asertante ke, "Li estas suferanta el dormoproblemoj, agitita per sentoj de anksio kaj en mania ekscitado okazigita per la super menciita malsano. Necesas, ke li ripozu kaj ricevu medicinan traktadon dum pli ol du monatoj."[2] Kristnaske 1968, la usonanoj anoncis, ke Kurosawa estis lasinta la produktadon pro "lacego", efeckive maldungante lin. Li estis finfine anstataŭita, por la japanaj sekvencoj, per du reĝisoroj, Kinji Fukasaku kaj Toshio Masuda.[3]

Tora! Tora! Tora!, finfine estis publikigita kaj ricevis neentuziasmajn rezencojn en Septembro 1970, kio estis, kiel Donald Richie diris, "preskaŭ nemildigitan tragedion" en la kariero de Kurosawa. Li estis dediĉinta jarojn de sia vivo en logistika koŝmara projekto al kiu li finfine ne kontribuis per filmero fare de si mem. (Li estis forigita el la listo de partoprenantoj, kvankam fakte la scenaro uzata por la japana duono estis ankoraŭ lia kaj de liaj kunverkistoj.) Li estis malproksimigita el sia longdaŭra kunlaboranto, verkisto Ryuzo Kikushima, kaj neniam ree laboris kun li denove. La projekto estis montranta eksponita korupton en lia propra produktora kompanio (situacio memoriga de sia propra filmo, La malbonuloj bone dormas). Lia propra mensa sano estis pridubita. Plej malbone el ĉio, la japana kinindustrio — kaj eble la persono mem — eksuspektis, ke li neniam faros alian filmon.[4][5]

Notoj redakti

  1. [1] Arkivigite je 2016-06-30 per la retarkivo Wayback Machine, 株式会社DMM.com -. "Japanese Phonology: Homophones from Core Lists (complete) – iKnow!". iknow.jp. Alirita en 2017-11-22.
  2. Hiroshi Tasogawa. All the Emperor's Men, Hardcover: 337 pp Publisher: Applause; 1a eldonp (2012). (ISBN 1-55783-850-X). p. 255.
  3. Galbraith, paĝoj 448–468
  4. Kurosawa: The Last Emperor, Donald Richie interview
  5. Galbraith, paĝoj 458–471

Bibliografio redakti