Keith Andes

Keith Andes (12a de Julio, 192011a de Novembro, 2005) estis usona kina, radia, muzikala, teatra kaj televida aktoro. Kiam li estis ankoraŭ 12jaraĝa, li jam aperis en la radio.[1] Li studis en Universitato de Oksfordo kaj gradiĝis en Temple pri edukado. Li militservis en la Dua Mondmilito. En 1952, li aperis kiel amanto de Marilyn Monroe kaj frato de Barbara Stanwyck en la kulta filmo Clash by Night (reĝisorita de Fritz Lang kaj kunverkita de Clifford Odets).

Keith Andes
Keith Andes in Split Second trailer.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1920 (1920-07-12)
en Oceanurbo
Morto 11-an de novembro 2005 (2005-11-11) (85-jara)
en Santa Clarita
Mortokialo asfiksio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Oksfordo • Temple University • Universitato de la Artoj
Familio
Infano Mark Andes
Okupo
Okupo kantistomuzikisto • operkantisto • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • voĉaktoro
Information icon.svg
vdr
Marilyn Monroe kun kunfilmano Keith Andes en Clash by Night (1952).

Li rolis la nativan estron Akuta en epizodo The Apple de Star Trek.

Selektita filmaroRedakti

  • The Farmer's Daughter (1947)
  • Clash by Night (1952)
  • Blackbeard the Pirate (1952)
  • Split Second (1953)
  • A Life at Stake (1954)
  • Away All Boats (1956)
  • Back from Eternity (1956)
  • The Girl Most Likely (1957)
  • Model for Murder (1959)
  • Surrender - Hell! (1959)
  • Tora! Tora! Tora! (1970)
  • ...And Justice for All (1979)

NotojRedakti

  1. pere de Associated Press. "Andes, leading man to Marilyn Monroe, dies at 85", USA Today, 27a de Novembro, 2005. Alirita la 29an de Oktobro, 2008.