Neŭrastenio laŭ PIV estas neŭrozo, trafanta precipe la trolaborantojn, kaj manifestiĝanta per ĝenerala laceco, tendenco al tristaj ideoj, timo kaj nedecidemo.

La termino unuafoje uziĝis dum la jaro 1869 fare de George Miller Beard. Laŭ la Internacia Klasifikado de Malsanoj ICD-10 de la Monda Organizo pri Sano (WHO) ĝi havas la kodon F48.0.