Atako kontraŭ Pearl Harbor

atako en la dua mondmilito
(Alidirektita el Atako al Pearl Harbor)

Pearl Harbor estas haveno kaj bazejo de la usona mararmeo, situanta proksime de la urbo Honolulu sur la insulo Oahuloko (Havajo), kie la japana armeo atakis Usonon la 7-an de decembro de 1941. La atako rezultis, ke Usono ekmilitis en la Dua Mondmilito.

Atako kontraŭ Pearl Harbor
Konflikto: Dua Mondmilito
naval offensive • batalo • air offensive
Daŭro: 7-a de decembro 1941
Loko: Pearl Harbor, Havajo Pacifiko
Rezulto: Venko de Japanio.
Flankoj
Usono Japanio
Komandantoj
Husband E. Kimmel Ĉuiĉi Nagumo
vdr

Japana anonco el la 8-a de decembro de 1941 redakti

Surmaraj kaj flug-apogpunktoj estis en Havajo kun granda sukceso atakitaj. Japana ŝiparo subakvigis en Ŝanhajo anglan kanonboaton konkerante usonan kanonboaton en rivero Yangka. Ankaŭ je Singapuro estis kun granda sukceso faritaj flugatakoj. Pluaj aviadilatakoj celis kontraŭ Davao, insulo Wake kaj Guam.

Japana anonco el la 9-a de decembro de 1941 redakti

Marista sekcio de imperiestra ĉeftendo anoncas, kiel sciigis japana presagentejo Domei, ke kiel la unuaj rezultoj de la japanaj flugatakoj je Havaja insularo estis du batalŝipoj de Usono subakvigitaj kaj 4 batalŝipoj, samkiel ankaŭ 4 krozŝipoj de klaso A grave difektitaj. Ankaŭ estis detruita granda kvanto de malamikaj aviadiloj, dume japanaj perdoj estas leĝeraj.

Japana submarŝipo subakvigis ĉe Honolulu usonan patrujan ŝipon por aviadiloj, sed tiu ĉi informo ne estas ĝis nun konfirmita.. Japanaj aviadiloj, kiuj frumatene ekatakis insulon Guam, subakvigis usonan minĉesŝipon "Penguin" (1000 BRT). En Pacifiko estis militkaptitaj 4 malamikaj komercaj ŝipoj. En tiuj ĉi bataloj estis perdita eĉ ne unu japana ŝipo.

Historiaj faktoj redakti

Pro la atako pereis 2400 usonaj soldatoj kaj Usono perdis 120 aviadilojn kaj 19 ŝipojn. Jam venontan tagon Usono enpaŝis en la militon kaj tiel komenciĝis bataloj en Pacifika teritorio.

Konspira teorio redakti

Laŭ konspira teorio, la usona registaro intence ne sciigis la soldatojn pri la atendebla atako je Pearl Harbor, ĉar ili volis tiel publike akceptigi eniron de Usono al la Dua Mondmilito.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti