Momotarō no Umiwashi

Momotarō no Umiwashi (桃太郎の海鷲, Maraj agloj de Momotaro) estas japana propaganda desegnofilmo kreita far Mitsuyo Seo kaj produktita far Geijutsu Eigasha en 1942. Ĝi dissendiĝis en la 25-a de marto 1943. Ĝi estas 37 minutojn longa, do proksima al plenlonga filmo, tamen ĝi ne estas la unua longa animacia filmo en Azio, ĉar antaŭ ĝi estis la 73-minuta animacia filmo Princino Fera Ventumilo en Ĉinio, kiu aperis en 1941. En historio de animeo oni konsideras ĝin unu el la plej fruaj ekzemploj de animacio stile simila al vera animeo. La filmo estas mendita far la Japana Imperia Ministerio pri Militŝiparo, sed la vera grado de kunlaboro inter la militistoj kaj la animaciistoj estas neklara, ĉar la aferoj de militŝiparo estis kovritaj de sekreteco.

Maraj agloj de Momotaro
mallonga filmo
Originala titolo 桃太郎の海鷲
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 25-a de marto 1943
Daŭro 37 minutoj
Buĝeto ¥
Reĝisoro(j) Mitsuyo Seo
Produktisto(j) Geijutsu Eigasha
Scenaro Mitsuyo Seo
Filmita en Japanio
IMDb
vdr

La filmo estas direktita al junaj infanoj kaj la ĉefrolulo estas Momotaro, la komuna rolulo el japana folkloro. La historio temas pri unuo de militmaristoj konsistaj el la homo Momotaro kaj anoj de diversaj bestaj specioj, simbolantaj diversajn popolojn de Orienta Azio en ilia komuna lukto kontraŭ eŭropanoj dum la Dua Mondmilito. Kiel reprezento de atako al Pearl Harbor, la bestoj atakas na Onigaŝima, la insulo de demonoj kiuj reprezentas militistoj de Britio kaj Usono. Veraj filmeroj de atako al Pearl Harbor estas enmuntitaj en la filmo. La filmo celis veki patriotismon en junaj knaboj dum la malfacilaj tempoj de la milito.

La filmo estas remalkovrita kaj reeldonita sur DVD far japana librovenda korporacio Kinokuniya en 2004. En 2009 la DVD kun anglalingvaj subtitoloj estas eldonita en Usono far studio Zakka Films.[1]

La filmo havas sekvaĵon Momotarō Umi no Shinpei kiu eldoniĝis en 1945. Ĝi estas 74 minutojn longa kaj plej ofte konsideratas la unua plenlonga animacia filmo en Japanio.

Rakonto redakti

La filmeto komenciĝas sur bordo de japana aviadila ŝipo, kiu montras diversajn bestojn — kuniklojn, simiojn, fazanojn, hundojn — laborantaj pri diversaj rutinaj taskoj. Ŝajnas ke la specio de besto estas signo de milita profesio, ekzemple kunikloj laboras sur ŝipo, fazanoj estas pilotoj kaj hundoj kaj simioj estas regulaj trupoj kiuj faras atakajn kaj sabotajn laborojn. Kapitano Momotaro alvenas kaj deklaras ordonon: ataki kaj detrui na Onigaŝima.

La ĉefroluloj de la filmo estas hundo kaj simio, kiuj estas bonaj amikoj, sed ofte faras ŝercojn kaj primokas unu la alian. Kiam ili pretiĝas al elflugo, ilia tria amiko, la kuniklo, donas al ili talismanon. Ili estas en la sama aviadilo dum flugo al Onigaŝima, kaj malŝparas la tempon de vojaĝo ludante. Dum flugo la simio trovas plorantan perditan birdidon sur empeno de la aviadilo, amuzigas ĝin kaj poste aldonas ĝin al ĝia patrino.

Kiam la japanoj atakas na Onigaŝima, oni povas vidi la okupantoj, kiuj, malsimile al japanoj, estas hom-aspektaj. Ilia flago similas al la usona, sed nur havas unu stelon, do ĝi estas pli proksima al flago de Liberio. La atakantoj rapide detruas gardantan ŝiparon per aer-ĵetitaj torpedoj, kaj poste la trupoj landiĝas kaj bruligas malamikajn aviadilojn. Dum la lasta defendo unu el ŝipaj kanonoj sukcesas damaĝi la aviadilon de hundo kaj simio.

Ree sur aviadila ŝipo oni povas vidi, kiel la aviadiloj unu per unu revenas de la batalo. La kuniklo, amiko de la hundo kaj la simio, zorgeme atendas siajn amikojn. Dume ilia aviadilo flugas super oceano, sed ĝi estas damaĝita, bruliĝas kaj eventuale disfalas. Sed lastamomente la birdo, kies idon savis la simio, venas helpi ilin kaj sukcesas elporti sur ŝia dorso la hundon, la simion kaj la fazanon kiu estis ilia piloto. La filmo finiĝas per Momotaro deklaranta ke la operacio estis sukcesa kaj la sola perdo estas unu aviadilo, sed ĝia anaro estas savita kaj en la vojo al la ŝipo.

Trivialaĵoj redakti

Usonaj spektantoj rimarkis, ke en la filmo aperas rolulo Bluto el usona serio Popeye the Sailor kiel reprezentaĵo de tipa usona aŭ eŭropa ebriemulo.

Ligoj kaj referencoj redakti

  1. Home. ZakkaFilms. Alirita 2012-11-01.