Momotarō Umi no Shinpei

Momotarō Umi no Shinpei (桃太郎 海の神兵, Diecaj maraj militistoj de Momotaro) estas japana propaganda desegnofilmo kreita far Mitsuyo Seo[1] en 1945. Ĝi estas ĝenerale konsiderata la unua plenlonga animeo en Japanio.[2] La filmo estas mendita far japana Ministerio pri Militŝiparo kiel propagando por inciti patriotismon en junuloj, kaj animaciita en studio Shochiku. Ĝi estas sekvaĵo de Momotarō no Umiwashi, 37-minuta filmeto far la sama reĝisoro eldonita en 1943.

Diecaj maraj militistoj de Momotaro
Ekrankapto el la filmo kie la simiido kaj la hundido adiaŭas iliajn familiojn.
Ekrankapto el la filmo kie la simiido kaj la hundido adiaŭas iliajn familiojn.
filmo
Originala titolo 桃太郎 海の神兵
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 12-a de aprilo 1945
Daŭro 74 minutoj
Kameraado Mitsuyo Seo
Buĝeto ¥270,000
Reĝisoro(j) Mitsuyo Seo
Produktisto(j) [[]]
Scenaro Mitsuyo Seo
Filmita en Japanio
Loko de rakonto Japanio
Muziko de Yuji Koseki
Ĉefrolantoj [[]]
[[]]
[[]]
[[]]
Produktinta firmao Shōchiku
Distribuo [[]]
IMDb
vdr

Rakonto redakti

Fininte sian trejnadon kiel militmaristoj, ursido, simiido, fazanido kaj hundido adiaŭas siajn familiojn.[3] Kiam ili estas okupitaj per preparado, pli juna frato de la simiido ĉasas la ĉapon de sia frato kaj falas en riveron. La fluo tenas lin al akvofalo, sed la simiido kaj la hundido sukcesas kunlabori kaj savi lin. Kvankam tio ĉi neniam estas klare markite, supozeble tiuj estas la hundo kaj la simio kiuj ĉefrolis en la antaŭa filmo en ilia juneco.

Post tempopreterpaso japanaj trupoj estas montrataj konstruantaj aerbazon sur insulo en Pacifiko kun helpo de lokaj ĝangalaj bestoj. Sur la konstruita aerdromo landas aviadilo, el kiuj eliras Momotaro, nun generalo, kune kun la ursido, la simiido, la hundido kaj la fazanido, kiuj nun kreskis kaj iĝis oficiroj de la armeo. En sekvaj scenoj la japanaj bestoj instruas al ĝangalaj bestoj la alfabeton, vestaĵ-lavadon kaj militajn spertojn. La indiĝenaj bestoj estas montrataj kiel primitivuloj kiuj adoras la civilizajn kaj bone ekipitajn japanajn animalojn.

La daŭra rakonto temas pri aĉeto de insulo Celebes far Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj estas malkaŝita, ke la japanoj celas "liberigi" ĝin. La simio, hundo kaj urso iĝis militaj paraŝutistoj kaj la fazano estas piloto.[3] La paraŝutistoj embuskas kaj kaptas duonĉenbendan aŭton kaj haste atakas britan fortikaĵon, rapide forpelante britajn trupojn. La posta sceno montras kiel Momotaro, la simio kaj la hundo negocias kun tri terurigitaj, balbutantaj britaj oficiistoj, kiuj post nelonga argumento konsentas transdoni na Celebes kaj ĉirkaŭaj insuloj al Japanio.

Epilogo montras kiel nova generacio de infanoj ludas je paraŝutado saltante al konturo de Norda Ameriko designita sur grundo. Tio aludas ke verŝajne Usono estos celo de estontaj atakoj.

Historio de la filmo redakti

La Ministerio pri Militŝiparo montris al Seo na Fantasia, filmo kreita far Disney en 1940, kiu iĝis granda inspiro por li. La celo de lia laboro estis militpropagando, sed Seo ankaŭ celis doni al japanaj infanoj revojn kaj esperojn por paco.

Post okupado de Japanio multaj iamaj propagandaj filmoj estis konfiskitaj kaj detruitaj far Alianca okupa registaro, kaj dum longa tempo oni kredis ke Momotarō Umi no Shinpei havis la saman fatalon. Tamen en 1983 netuŝita negativa kopio de la filmo estis malkovrita en stokejo de studio Shochiku apud Stacio Ōfuna. La filmo estis dissindata per televido kaj ankaŭ publikigita sur VHS.

Kultura influo redakti

La filmo havis kelkajn muzikajn temojn, el kiu la plej fama iĝis La kanto de AIUEO (アイウエオの歌 AIUEO no Uta?), kiun kantis japanaj bestoj instruante japanan skribon al ĝangalaj animaloj. Tezuka Osamu referencis ĝin en sia mangao kaj animeo Janguru Taitei pli konata laŭ angla titolo Kimba the White Lion. Tezuka spektis la filmon en 1945 estante junulo, kaj li rememoris ke tiam li estis tre kortuŝita kaj eĉ ploretis pro ĝiaj aludoj al pacemaj revoj kaj esperoj sub facado de militpropagando.

Referencoj redakti

  1. http://www.imdb.com/title/tt0142666/fullcredits
  2. Jonathan Clements, Helen McCarthy. The Anime Encyclopedia: A Guide to Japanese Animation Since 1917. Revised and Expanded Edition.—Berkeley, CA: Stone Bridge Press, 2006.—P. 12.—ISBN 978-1933330105
  3. 3,0 3,1 Clements, Jonathan. (2006) The Anime Encyclopedia. California: Stone Bridge Press. ISBN 1-933330-10-4.

Eksteraj ligiloj redakti