Flago de Liberio

ŝtata flago

La nacia flago de Liberio proksime similas al la flago de Usono, montrante la eks-amerikajn sklavoriginojn de la lando. La liberia flago havas similajn ruĝajn kaj blankajn striojn, same kiel bluan kvadraton kun blanka stelo en la kantono.

La dek-unu strioj simbolas la subskribintojn de la liberia Deklaracio de Sendependeco, ruĝa kaj blanka simbolante kuraĝon kaj moralan plejbonecon. La blanka stelo reprezentas la liberecon kiun la eks-sklavoj ricevis , super la blua kvadrato reprezentante la Afrikan kontinenton.[1]

La flago vidiĝas sur multaj ŝipoj ĉirkaŭ la mondo kiam Liberio ofertas registradon sub ĝia flago. Kargokompanioj faras tion por eviti impostojn kaj restriktojn kiujn aliaj landoj observigas.

Estas taksite ke 1600 ŝipoj hisas la liberian flagon kiel oportunflago, tio alportas enspezon en multaj landoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 5.