Golden-Gate-Ponto
La Golden-Gate-Ponto (Ora-Pordega Ponto) (angle Golden Gate Bridge) estas pendoponto, kiu ligas la duoninsulon San-Francisko kun la nordo. La ponto estas sufiĉe alta por senprobleme tralasi grandajn marŝipojn al la Golfo de Sanfrancisko kaj la haveno de Sanfrancisko. La ponto havas longecon de 1280 m.
Golden-Gate-Ponto | ||||
---|---|---|---|---|
pendoponto • ŝtala ponto • impostponto • vojponto • vidindaĵo | ||||
Situo | ||||
Lando | Usono | |||
Ŝtato | Kalifornio | |||
Loko | San-Francisko | |||
Koordinatoj | 37° 49′ 11″ N, 122° 28′ 43″ U (mapo)37.819722-122.478611Koordinatoj: 37° 49′ 11″ N, 122° 28′ 43″ U (mapo) | |||
Transiras | Golden Gate | |||
Ecoj | ||||
Tipo | Pendoponto | |||
Longo | 2 737 m | |||
Larĝo | 27 m | |||
Alto | 227,4 m | |||
Materialo | Ŝtalo | |||
Konstruado | ||||
Datoj de konstruo | 1933–1937 | |||
Inaŭguro | 27-a de majo 1937 | |||
Mapo | ||||
| ||||
La nomo de la ponto estas elektita pro la aliro al la Pacifiko. John C. Fremont nomis la trairejon 'Chrysopylae', kio signifas Oran Pordegon, ĉar ĝi memorigis lin pri la haveno de Istanbulo, kiu nomiĝis 'Chrysoceras' (Ora Korno).
La ponto estas formplanita de Joseph B. Strauss kaj inaŭgurita je la 28-a de majo 1937. Ĝi estas unudirekta impostponto. Oni devas pagi imposton nur se oni iras al Sanfrancisko.
Piedirantoj ne pagas kotizon. Jam pli ol 1 200 uzis la ponton ne por transiri, sed por mortigi sin saltante akven. Sur la ponto ekzistas kelkaj krizo-telefonoj, dirantaj "estas espero, voku".
Vidu ankaŭ
redaktiAliaj projektoj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Golden Gate Bridge – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo pri la Golden-Gate-Ponto Arkivigite je 2012-08-10 per la retarkivo Wayback Machine