Federacia Buroo de Enketado

Usona registara spionada organizaĵo

La Federacia Buroo de Enketado (angle Federal Bureau of Investigation, FBI) estas enketa institucio de Usono kaj la ĉefa enketa kaj ekzekutiva ilo de la Usona Departmento de Justico.

Federacia Buroo de Enketado
Federal Bureau of Investigation
emblemo
flago
registara spionada organizaĵo • federal law enforcement agency of the United States • federacia registara organizaĵo de Usono
Komenco 26-a de julio 1908 vd
Geografia situo 38° 53′ 43″ N, 77° 1′ 30″ U (mapo)38.895277777778-77.025Koordinatoj: 38° 53′ 43″ N, 77° 1′ 30″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Adreso 935 Pennsylvania Ave NW, Washington DC 20535
Federacia Buroo de Enketado (Vaŝingtono)
Federacia Buroo de Enketado (Vaŝingtono)
DEC
Federacia Buroo de Enketado
Federacia Buroo de Enketado
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Federacia Buroo de Enketado
Agareo

terorismo
• fight against organized crime

Moto Fidelity, Bravery, Integrity
Fondinto(j) J. Edgar HooverTheodore Roosevelt • Charles Joseph Bonaparte vd
Ĉefestro(j) Christopher A. Wray vd
Lingvoj

angla lingvo

Filioj FBI Criminal Justice Information Services Division • FBI National Security Branch vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Persona insigno de speciala agento
Flago
Sigelo

Ĝia situacio estas speciala, ĉar la ŝtatoj de Usono havas proprajn policojn kaj propran jurisdikcion. Tial ĝiaj rajtoj estas limigitaj; ili koncernas interalie faktojn, kiuj koncernas pli ol unu subŝtaton aŭ kontraŭas federacian leĝon.

Historio redakti

FBI estis kreita je la 26-a de julio 1908 de ministro pri justico (usone "ĝenerala advokato") Charles Joseph Bonaparte; ĝia nomo tiam estis simple Bureau of Investigation (oficejo pri enketado). En 1932 la nomo ricevis la precizigon "usona" (United States Bureau of Investigation). La aldono "federacia" venis nur en 1935.

Post 1930 FBI havis gravan taskon en la persekutado de krimoj kontraŭ la alkohola malpermeso, farataj de mafio, kiu subaĉetis kaj tiel nuligis lokajn policojn. En tiu tempo estis seriozegaj konfliktoj inter la subŝtataj policoj kaj FBI (certa rivaleco ĉiam ekzistis kaj plu ekzistas). Grava ilo de FBI kontraŭ mafianoj estis, ke tiuj ne povis deklari siajn krimajn enspezojn por imposto kaj tiel krimis kontraŭ federaciaj impostaj leĝoj. Tiel FBI sukcesis ekzemple kapti kaj kondamnigi la faman mafiestron Al Capone.

Sendube la plej influa FBI-ano estis ties direktoro John Edgar Hoover, kiu oficis de 1924 ĝis sia morto en 1972, preskaŭ kvin jarcentojn. Same sendube pluraj prezidentoj deziris anstataŭigi lin per alia persono, sed li estis tiom potenca, ke tio ne eblis. Post lia eksiĝo oni decidis limigi la ofic-periodon de FBI-direktoroj al dek jaroj.

Eksterdube FBI uzis sian aparaton por enketi ne nur pri krimuloj kaj suspektatoj, sed ankaŭ pri politike neŝatataj personoj, ekzemple Martin Luther King, ne suspektata pro krimo, sed tamen esplorata kaj subaŭskultata de FBI. Prezidento John F. Kennedy, kiu provis regi FBI pere de sia frato Bobby, ministro pri justico, eble timis, ke FBI malkaŝu detalojn pri liaj eksteredzecaj aventuroj, kaj tial ĝentile traktis FBI, kiu krome helpis al li en lia batalo kontraŭ certaj mafianoj. Lyndon B. Johnson, viculo kaj posteulo de Kennedy, nomumis Hoover dumviva direktoro.

Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 FBI en 2002 ricevis pliajn povojn esplori kontraŭ eblaj teroristoj, subaŭskultante telefonadon kaj interretan komunikadon kaj traserĉante loĝejojn sen sciigi la forestantajn loĝantojn.

Interpafado en Miami en 1986 redakti

La 11-an de Aprilo 1986 en Miami okazis la plej fifama interpafado en moderna usona polic-historio, dum kiu mortis du specialaj agentoj (Jerry L. Dove kaj Benjamin P. Grogan) kaj du krimsuspektatoj (William Russell Matix kaj Michael Lee Platt), kaj kvin agentoj estis vunditaj. Inter la dek partoprenantoj nur unu homo ne estis vundita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti