Marnie estas usona psikologia trilera filmo de 1964 reĝisorita de Alfred Hitchcock. La scenaro de Jay Presson Allen estas bazita sur romano de 1961 samnoma de Winston Graham. En la filmo stelulas Tippi Hedren kaj Sean Connery.

Marnie
filmo
Originala titolo Marnie
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1964, 17 sep. 1964, 17 jul. 1964, 28 aŭg. 1964
Ĝenro mistera filmo, krimsuspensfilmo, suspensa filmo, filmo bazita sur romano, filma dramo
Kameraado Robert Burks
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro Jay Presson Allen • Winston Graham
Loko de rakonto Nov-ĴerzejoBaltimore
Muziko de Bernard Herrmann
Rolantoj Tippi Hedren • Sean Connery • Diane Baker • Martin Gabel • Louise Latham • Alan Napier • Bruce Dern • Edith Evanson • Linden Chiles • Mariette Hartley • Milton Selzer • Henry Beckman • Alfred Hitchcock • Melody Thomas Scott • Milton Parsons • John Alvin • Meg Wyllie • Louise Lorimer
Produktinta firmao Universal Studios
IMDb
vdr

La muziko estis komponita de Bernard Herrmann, lia lasta el sep filmomuzikoj laŭditaj de kritikistoj faritaj por Hitchcock. Marnie ankaŭ markis la finon de la kunlaboroj de Hitchcock kun la fotofilmisto Robert Burks (lia 12a filmo por Hitchcock) kaj filmeldonisto George Tomasini (kiu mortis poste en la sama jaro).

La filmo rakontas la historion de Marnie, obseda ŝtelistino kaj mensogulo, ludita de Hedren. Ŝi amikiĝis kaj poste edziniĝas al riĉa negocisto nome Mark Rutland, ludita de Connery. Li klopodas trovi ion pri tragikaj okazaĵoj kiuj okazis en ŝia pasinteco kaj finfine devigas ŝin fronti tiujn okazaĵojn kaj la sekreton kiun ŝia patrino kaŝis el ŝi ekde kiam ŝi estis infano.

La kinfakulo Peter William Evans verkis ke The Birds (1963) kaj Marnie (1964) estas konsiderataj kiel "nedisputataj majstroverkoj".[1] Hitchcock estis intencita filmi Marnie unue, kaj en marto 1962 oni anoncis, ke Grace Kelly, Princino Grace de Monako ekde 1956, eliros el la retiro por steluli en ĝi.[2] Kiam Kelly petis al Hitchcock prokrasti Marnie ĝis 1963 aŭ 1964, li rekrutis Ed McBain alinome Evan Hunter, aŭtoro de The Blackboard Jungle (1954), por disvolvigi scenaron bazita sur novelo de Daphne du Maurier nome "The Birds" (La birdoj, 1952), kiun Hitchcock estis republikigita en sia My Favorites in Suspense (1959). Li dungis Tippi Hedren por ke ŝi ludu la ĉefrolon.[3]

Notoj redakti

  1. Evans 2017.
  2. "Princess Grace Will Star in Hitchcock Movie", The New York Times, 20a de marto 1962.
  3. McGilligan 2003, paĝoj 611–613; MacDonald 2012, p. 36

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti