Bruce Dern

usona aktoro

Bruce MacLeish DERN (4a de junio, 1936) estas usona aktoro, ofte ludanta duarangan rolojn de maliculoj de nestabila naturo. Li estis nomumita por la Oskar-premio al Plej Bonkvalita Helpaktoro pro Coming Home (1978) kaj por la Oskar-premio al Plej Bonkvalita Aktoro pro Nebraska (2013).[1] Liaj aliaj gravaj filmaperoj estas inter aliaj Marnie (1964), Silent Running (1972), The King of Marvin Gardens (1972), The Cowboys (1972), Posse (1975), Family Plot (1976), Black Sunday (1977), Tattoo (1981), Monster (2003), Django Unchained (2012), The Hateful Eight (2015), kaj Once Upon a Time in Hollywood (2019).

Bruce Dern
Persona informo
Bruce Dern
Naskiĝo 4-an de junio 1936 (1936-06-04) (87-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Pensilvanio • Choate Rosemary Hall vd
Familio
Patro John Dern vd
Patrino Jean Macleish vd
Edz(in)o Diane Ladd vd
Infanoj Laura Dern vd
Parencoj George Dern vd
Profesio
Okupo aktoroscenaristo • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1960– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ekkarieris en teatro en la premiero en Filadelfio de Waiting for Godot antaŭ iri al Holivudo. Li aperis en filmoj de Alfred Hitchcock kaj de Clint Eastwood. En 1974 li partoprenis en la adapto de The Great Gatsby, en 1975 en Posse, reĝisorita kaj kunaktorita de Kirk Douglas, kaj revenis kun Hitchcock en 1976 por Family Plot, la legenda fina filmo de la fama kinisto. En tute li aperis en pli ol cent filmoj kaj en pli ol kvin dek telvidaj filmoj aŭ serioj.

Notoj redakti

  1. "Actor Bruce Dern | Interviews | Tavis Smiley". PBS. 15a de januaro, 2014. Alirita la 29an de majo, 2016.

Eksteraj ligiloj redakti