Frenzy estas usona psikologia trilera filmo de 1972 reĝisorita de Alfred Hitchcock, nome lia antaŭlasta. La scenaro de Anthony Shaffer estas bazita sur romano de 1966 Goodbye Piccadilly, Farewell Leicester Square de Arthur La Bern. En la filmo stelulas Jon Finch, Alec McCowen, kaj Barry Foster. Kaj aperas ankaŭ Billie Whitelaw, Anna Massey, Barbara Leigh-Hunt, Bernard Cribbins kaj Vivien Merchant. La originala muziko estis komponita de Ron Goodwin.

Frenzy
filmo
Originala titolo Frenzy
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1972, 19 maj. 1972, 25 maj. 1972, 21 jun. 1972, 29 jun. 1972, 12 sep. 1972
Ĝenro krimsuspensfilmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Gilbert Taylor, Leonard J. South
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro Anthony Shaffer
Filmita en Londono • Pinewood Studios
Loko de rakonto Londono
Muziko de Ron Goodwin
Rolantoj Jon Finch • Alec McCowen • Barry Foster • Billie Whitelaw • Anna Massey • Barbara Leigh-Hunt • Vivien Merchant • Jean Marsh • Bernard Cribbins • Michael Bates • Jimmy Gardner • Noel Johnson • Alfred Hitchcock • Robert Riettii • Clive Swift
Produktinta firmao Universal Studios
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

La intrigo temas pri seria murdisto en tiutempa Londono kaj eks-aviadisto. En tre komenca sceno estas dialogo kiu mencias du verajn londonajn serimurdistojn: nome Christie komence de la 1950-aj jaroj, kaj Joĉjo la Buĉisto en 1888. Barry Foster diris, ke por prepari sian rolon, Hitchcock diris al li, le li studu du librojn pri Neville Heath, alia angla serimurdistoj kiu ŝajnigis sin ofte oficiro de RAF.[1]

Frenzy estis la tria kaj fina filmo kiun Hitchcock faris en Britio post li translokiĝis al Holivudo en 1939. La aliaj du estis Under Capricorn en 1949 kaj Stage Fright en 1950 (kvanakm estis ankaŭ kelkaj internaj kaj eksteraj scenoj filmitaj en Londono por la refilmado en 1956 de The Man Who Knew Too Much). La lasta filmo kiun li faris en Britio antaŭ sia translokiĝo al Holivudo estis Jamaica Inn (1939). La filmo estis publikigita en la Kinfestivalo de Cannes de 1972, sed ĝi ne eniris en la ĉefa konkurenco.[2]

La filmo redakti

Hitchcock revenis al Britio por fari sian antaŭlastan filmon, nome Frenzy (1972), bazita sur la novelo Goodbye Piccadilly, Farewell Leicester Square (1966). Post du spion-filmoj, la intrigo markis revenon al la ĝenro de murdo-streĉfilmo. Richard Blaney (Jon Finch), nestabila kelnero kun historio de eksplodema kolero, iĝas la unua suspektito en la esplorado pri la murdoj "Necktie" (kolumoj), kiuj estas fakte fifaritaj de lia amiko Bob Rusk (Barry Foster). Tiam, Hitchcock faras la viktimon kaj la maliculon proksimuloj, anstataŭ malproksimuloj kiel en Strangers on a Train.[3]

En Frenzy, Hitchcock permesis nudecon por la unua fojo. Du scenoj montris nudajn virinojn, unu el kiu estis perfortita kaj strangolita;[4] Spoto nomis tiun lastan "unu el la plej malakcepteblaj ekzemploj de detala murdo en la kinhistorio". Ambaŭ aktorinoj, nome Barbara Leigh-Hunt kaj Anna Massey, malakceptis fari la scenojn, kaj tiel oni devis uzi manekenojn anstataŭe.[5] Biografiistoj notis, ke Hitchcock ĉiam puŝis la limojn de la kincenzuro, ofte frenezigante Joseph Breen, la longdaŭra estro de la Holivuda Motion Picture Production Code. Multaj fojojn Hitchcock eniris en subtilajn nuancojn de maldecaĵoj malpermesitaj de la cenzuro ĝis la mezo de la 1960-aj jaroj. Tamen McGilligan verkis, ke Breen kaj aliaj ofte konstatis, ke Hitchcock estis trudante tiajn aferojn kaj estis fakte amuzitaj, same kiel alarmitaj pro la "inescapable inferences" de Hitchcock.[6]

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Jon Finch kiel Richard Ian "Dick" Blaney
  • Alec McCowen kiel Chief Inspector Timothy Oxford
  • Barry Foster kiel Robert "Bob" Rusk
  • Billie Whitelaw kiel Hetty Porter
  • Anna Massey kiel Barbara Jane "Babs" Milligan
  • Barbara Leigh-Hunt kiel Brenda Margaret Blaney
  • Bernard Cribbins kiel Felix Forsythe
  • Vivien Merchant Mrs. Oxford
  • Michael Bates kiel Sergeant Spearman
  • Jean Marsh kiel Monica Barling
  • Clive Swift kiel Johnny Porter
  • Madge Ryan kiel Mrs. Davison
  • Elsie Randolph kiel Gladys
  • John Boxer kiel Sir George
  • George Tovey kiel Neville Salt
  • Jimmy Gardner kiel hotelpordisto
  • Gerald Sim kiel Advokato en trinkejo
  • Noel Johnson kiel Doktoro en trinkejo
  • Rita Webb kiel Mrs. Rusk (eksterliste)
  • Michael Sheard kiel Jim, amiko de Rusk en trinkejo (eksterliste)

Referencoj redakti

  1. Osteen, Mark; Williams, Tony (2014). Hitchcock and Adaptation: On the Page and Screen. Rowman & Littlefield. p. 169. Alirita la 6an de septembro 2020.
  2. Festival de Cannes: Frenzy. festival-cannes.com. Alirita 17a de aprilo 2009.
  3. Leitch 2002, paĝoj 114–115
  4. Evans 2017.
  5. Spoto 1999, pp. 513–514.
  6. McGilligan 2003, p. 249

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti