Strangers on a Train

Strangers on a Train (Nekonatuloj trajne) estas usona psikologia trilero, nome nigra filmo de 1951 produktorita kaj reĝisorita de Alfred Hitchcock, kaj bazita su romano de 1950 samnome Strangers on a Train de Patricia Highsmith. Ĝi estis filmita aŭtune de 1950 kaj publikigita de Warner Bros. la 10an de junio, 1951.

Strangers on a Train
filmo
Originala titolo Strangers on a Train
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 30 jun. 1951, 1 feb. 1952, 1951
Ĝenro nigra filmo, mistera filmo, psychological thriller film, krimsuspensfilmo, filmo bazita sur romano, suspensa filmo, filma dramo
Kameraado Robert Burks
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro Raymond Chandler • Whitfield Cook • Ben Hecht
Filmita en Konektikuto • Nov-Jorko
Loko de rakonto Vaŝingtono
Muziko de Dimitri Tiomkin
Rolantoj Robert Walker • Farley Granger • Ruth Roman • Leo G. Carroll • Pat Hitchcock • Marion Lorne • Kasey Rogers • Jonathan Hale • Norma Varden • Robert Gist • Charles Meredith • Georges Renavent • Howard St. John • Leonard Carey • Odette Myrtil • Alfred Hitchcock • Franklyn Farnum • George Magrill • Roy Engel • Brooks Benedict • Edward Hearn • Paul Panzer • Murray Alper
Produktinta firmao Warner Bros. 
Warner Bros. Pictures
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

En la filmo stelulis Farley Granger, Ruth Roman, kaj Robert Walker, kaj aperas ankaŭ Leo G. Carroll, Pat Hitchcock (la filino de la reĝisoro), kaj Laura Elliott (poste konata kiel Kasey Rogers). Ĝi estas la 32a en la listo de 100 trileroj de la AFI.

Hitchcock kombinis multajn elementojn el siaj antaŭaj filmoj. Li alproksimiĝis al Dashiell Hammett por verki la dialogon, sed Raymond Chandler intervenis kaj okazis malkonsentoj kun la reĝisoro. En la filmo, renkontiĝas hazarde du homoj, nome juna tenisisto kaj ĉarma psikopato, el kiuj unu spekulacias pri senerara murdometodo; li sugestas, ke du personoj, kiuj deziras mortigi iun, povas ĉiu el ili plenumi la murdon deziritan de la alia. La rolo de Farley Granger estis la senkulpa viktimo de la skemo, dum Robert Walker, konita pro roloj de najbaroj, ludis la maliculon.[1] La psikopato plenumas la unuan murdon, kaj poste klopodas devigi la tenisiston finkompletigi la pakton.

Geaktoroj kaj roluloj redakti

  • Farley Granger kiel Guy Haines
  • Ruth Roman kiel Anne Morton
  • Robert Walker kiel Bruno Antony
  • Leo G. Carroll kiel Senator Morton
  • Patricia Hitchcock kiel Barbara Morton
  • Laura Elliott kiel Miriam Joyce Haines
  • Marion Lorne kiel Mrs. Antony
  • Jonathan Hale kiel Mr. Antony
  • Howard St. John kiel Polickapitano Turley
  • John Brown kiel Profesoro Collins
  • Norma Varden kiel Mrs. Cunningham
  • Robert Gist kiel Detective Hennessey
  • John Doucette kiel Detective Hammond (eksterliste)
  • Georges Renavent kiel Monsieur Darville (eksterliste)
  • Odette Myrtil kiel Madame Darville (eksterliste)
  • Murray Alper kiel Boatisto kiu rekonas Bruno (eksterliste)
  • Barry Norton kiel Tenis-spektanto (eksterliste)

Referencoj redakti

  1. Leitch, Thomas: The Encyclopedia of Alfred Hitchcock (ISBN 978-0-8160-4387-3). Checkmark Books, 2002, paĝoj 320, 322

Eksteraj ligiloj redakti