The Man Who Knew Too Much

Britia anglalingva filmo pri spionado je 1934 reĝisorita de Alfredo Hitchcock

The Man Who Knew Too Much (La homo kiu sciis tro multe) estas brita streĉ-filmo de 1934 reĝisorita de Alfred Hitchcock, kun steluloj Leslie Banks kaj Peter Lorre, kaj publikigita de Gaumont British. Ĝi estis unu el la plej sukcesaj kaj kritike laŭditaj filmoj de Hitchcock de la brita periodo.

The Man Who Knew Too Much
filmo
Originala titolo The Man Who Knew Too Much
Originala lingvo angla lingvo • germana lingvo
Kina aperdato 1934, 9 dec. 1934, 4 feb. 1935, 21 mar. 1935, 5 apr. 1935
Ĝenro spionada filmo
Kameraado Curt Courant
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Ivor Montagu • Michael Balcon
Scenaro Charles Bennett • Emlyn Williams
Loko de rakonto SvislandoLondono
Muziko de Arthur Benjamin
Rolantoj Leslie Banks • Edna Best • Peter Lorre • Nova Pilbeam • Frank Vosper • Pierre Fresnay • Frederick Piper • Joan Harrison
Produktinta firmao Gaumont-British Picture Corporation
IMDb
vdr

La filmo estas la unua filmo de Hitchcock kiu uzis tiun titolon kaj estis sekvita poste de sia propra filmo de 1956 uzante saman nomon kun grave diferencaj intrigo kaj scenaro. La dua filmo aperigos James Stewart kaj Doris Day, kaj estis farita por Paramount Pictures. Ambaŭ filmoj estas tre diferencaj laŭtone. En la libro-longa intervjuo Hitchcock/Truffaut (1967), en respondo al la aserto de la filmisto François Truffaut ke aspektoj de la refilmoj estas tre multe superaj, Hitchcock respondis, "Ni diru, ke la unua versio estas la verko de talentohava amatoro kaj la dua estis farita de profesiulo." Tamen, oni diris, ke tiu aserto ne povas esti precize komprenata.[1][2][3]

La filmo de 1934 havas nenion escepte la titolon en komuno kun la samnoma verko de G. K. Chesterton de 1922 "The Man Who Knew Too Much". Hitchcock decidis uzi la titolon ĉar li tenis la filmorajtojn por kelkaj el la historioj de la libro.[1][4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Alfred Hitchcock Collectors’ Guide: The Man Who Knew Too Much (1934). Brenton Film.
  2. . The Man Who Knew Too Much. Sight and Sound. BFI. Arkivita el la originalo je 8a de januaro 2006. Alirita 28a de novembro, 2019. Arkivigite je 2012-03-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-10. Alirita 2021-09-06.
  3. Hitchcock. google.com.
  4. "The Making of The Man Who Knew Too Much", The Man Who Knew Too Much (1956) DVD

Literaturo redakti

  • Ryall, Tom. Alfred Hitchcock and the British Cinema. Athlone Press, 1996.
  • Yacowar, Maurice (2010). Hitchcock's British Films. Wayne State University Press. ISBN 0814334946.
  • Youngkin, Stephen D. (2005). The Lost One: A Life of Peter Lorre. University Press of Kentucky. ISBN 0-8131-2360-7.

Eksteraj ligiloj redakti