Peter Lorre
aŭstra aktoro
Peter “Lazzy” LORRE – t.e. pseŭdonimo de László Loewenstein (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Loewenstein László) (naskiĝis la 26-an de junio 1904 en Rózsahegy, tiutempe en Aŭstrujo-Hungarujo (nuntempa Ružomberok en Slovakio); mortis la 23-an de marto 1964 en Los-Anĝeleso, Usono) estis aŭstrohungara, juda aktoro kaj reĝisoro. Li vaste konatiĝis per sia rolo en la filmo “M”, kiun direktis Fritz Lang en 1931. En 1933 Lorre fuĝis el Germanujo kaj poste el Eŭropo pro la naziismo, kaj li migris al Usono.
Peter Lorre | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1904 en Ružomberok |
Morto | 23-an de marto 1964 (59-jara) en Los-Anĝeleso |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Hollywood Forever Cemetery |
Lingvoj | germana lingvo • angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono • Aŭstrio • Vajmara Respubliko |
Familio | |
Edz(in)o | Kaaren Verne • Celia Lovsky • Annemarie Brenning |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro • filmreĝisoro • ĝenra aktoro • scenaristo • teatra aktoro • aktoro • reĝisoro • televida aktoro |
Filmoj (i.a.)Redakti
- 1931: M
- 1934: La viro, kiu sciis tro multe (The Man Who Knew Too Much)
- 1935: Crime and Punishment (Krimo kaj puno)
- 1936: Secret Agent
- 1942: Casablanca
- 1954: 20.000 mejloj sub la maro (20,000 Leagues Under the Sea)
- 1956: Ĉirkaŭ la mondo en 80 tagoj (Around the World in Eighty Days)
- The Maltese Falcon (filmo)
- Double Confession
- Sankta Johana de la Mortigejoj
- Alfred Hitchcock Presents (serio)
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Stanislavo Belov (2018-12-01)“Sekreta agento” de Alfred Hitchcock — ĉarma spiona melodramo (esperante). Blogger. Alirita 2019-06-12. (recenzo pri la filmo, en kiu li ludas)