Ashenden: Or the British Agent

Ashenden: Or the British Agent estas kolekto de iel ligitaj historioj de 1927 fare de W. Somerset Maugham. Ĝi estas parte bazita sur la propraj espertoj de Maugham kiel membro de la Brita Spionservo en Eŭropo dum la Unua Mondmilito. Sro. Ashenden, brita sekreta agento, estas la heroo de tiuj aventuroj enkadritaj en la etoso de la spionado kaj kontraŭ-spionado. Temas pri ripetita kaj parte membiografia rolulo, kiu aperas ankaŭ en aliaj verkoj de Maugham, kiel en The Moon and Sixpence (1919), Cakes and Ale (1930), kaj The Razor's Edge (1944). La rolulo de Ashenden estas konsiderata kiel inspiro de pluraj spionoj de postaj romanoj, inter kiuj James Bond.

Ashenden: Or the British Agent
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro William Somerset Maugham
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro spiona romano • fikcio pri milito
vdr

Enhavo redakti

  1. R.
  2. A Domiciliary Visit
  3. Miss King
  4. The Hairless Mexican
  5. The Dark Woman
  6. The Greek
  7. A Trip to Paris
  8. Giulia Lazzari
  9. Gustav
  10. The Traitor
  11. Behind the Scenes
  12. His Excellency
  13. The Flip of a Coin
  14. A Chance Acquaintance
  15. Love and Russian Literature
  16. Mr. Harrington's Washing

La ĉapitroj estas kolektitaj en postaj kolektoj sub diferencaj titoloj, kiel montrite sube. Oni ne konas ĉu ili estis reverkitaj iomete el la origina publikigo.

  • "A Domiciliary Visit" & "Miss King" kiel Miss King
  • "The Hairless Mexican", "The Dark Woman", "The Greek" kiel The Hairless Mexican (meksika kalvulo)
  • "A Trip to Paris, "Giulia Lazzari" kiel Giulia Lazzari
  • "Gustav", "The Traitor" kiel The Traitor (la perfidulo)
  • "Behind the Scenes", "His Excellency", kiel His Excellency
  • "A Chance Acquaintance", "Love and Russian Literature", "Mr. Harrington's Washing" kiel Mr. Harrington's Washing

Dekkvar aliaj noveloj de la sama tipo, pri kiuj Winston Churchill estus konsiderinta, ke ili liveras elementojn tro sekretajn, restis nepublikigitaj. La sekretario de Maugham indikis, ke li detruis ilin.

Adaptoj redakti

La filmo Secret Agent farita en 1936 de Alfred Hitchcock, kun John Gielgud (Ashenden) kaj Peter Lorre, estas adapto de du el la noveloj de la kolekto: nome "The Traitor" kaj "The Hairless Mexican".

Bibliografio redakti