Ray MILLAND (denaske Alfred Reginald Jones; 3a de januaro 1907 - 10a de marto 1986) estis kimra aktoro kaj kin-reĝisoro kiu havis ŝtatanecojn kaj de Britio kaj de Usono.[1][2] Lia kinkariero daŭris el 1929 ĝis 1985, kaj li estas plej bone memorita pro sia Oskar-premiita portreto de alkoholisma verkisto en The Lost Weekend (1945), kiel ĉefrolulo kontraŭ la korupta rolulo ludita de John Wayne en Reap the Wild Wind (1942), la murdokomplota edzo en la filmo de Alfred Hitchcock nome Dial M for Murder (1954), kaj kiel Oliver Barrett III en Love Story (1970).[3]

Ray Milland
Oskar-premiito
Persona informo
Ray Milland
Naskonomo Alfred Reginald Jones
Naskiĝo 3-an de januaro 1907 (1907-01-03)
en Neath
Morto 10-an de marto 1986 (1986-03-10) (79-jaraĝa)
en Torrance
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Neath Port Talbot vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma mater Kings Monkton School vd
Partio Kalifornia Respublikana Partio vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo • filmaktoro • televida aktoro • filmproduktoro • teatra aktoro • televida reĝisoro vd
Aktiva dum 1929–1985 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ iĝi aktoro, Milland militservis en la Brita Armeo, kie li estis efika pafisto, ĉevalrajdisto kaj aviadpiloto. Li lasis la armeon por sekvi karieron de aktoro kaj aperis kiel figuranto en kelkaj britaj filmoj antaŭ ekhavi sian unuan gravan rolon en The Flying Scotsman (1929). Tiu kondukis al naŭ-monata kontrakto kun MGM, kaj li translokiĝis al Usono, kie li aperis dekomence kiel duaranga aktoro. Liberigita de MGM, li estis dungita de Paramount, kiu uzis Milland en gamo de malmulte parolantaj roloj, norme kiel angla rolulo. Li estis pruntita al Universal por muzikalo de Deanna Durbin nome Three Smart Girls (1936), kaj ties sukceso portis Milland al grava rolulo en The Jungle Princess (ankaŭ en 1936) kun nova stelulino Dorothy Lamour. La filmo estis granda sukceso kaj lanĉis ambaŭ al steluleco. Milland restis kun Paramount dum preskaŭ 20 jaroj.

Aldone al sia Oskar-premiita rolo en The Lost Weekend, Milland aperis en la filmo de Billy Wilder nome The Major and the Minor (1942), The Uninvited (1944), The Big Clock (1948), kaj The Thief (1952), el kiuj la lasta havigis al li nomumojn por sia dua Ora Globo. Lasinte Paramount, li ekreĝisoris kaj finkarieris transirante al televido. Milland, kiu estis iam la plej bone pagata aktoro de Paramount Pictures, kunstelulis kun multaj el la plej popularaj aktorinoj de la epoko, kiel Gene Tierney, Grace Kelly, Lana Turner, Marlene Dietrich, Ginger Rogers, Jane Wyman, Loretta Young, kaj Veronica Lake.

Notoj redakti

  1. "Ray Milland in 'Circle of Danger'", 12a de julio 1951.
  2. Top 10 Welsh actors: Ray Milland. BBC WalesArts website. BBC (5a de marto 2010). Alirita 30a de decembro 2014.
  3. "Ray Milland dies", 11a de marto 1986, paĝo B-5.

Bibliografio redakti