The Passionate Adventure

The Passionate Adventure estas brita muta filmo de 1924, reĝisorita de Graham Cutts en kiu stelulas Clive Brook kaj Alice Joyce. La filmo estis adapto el romano de Frank Stayton fare de Alfred Hitchcock kaj Michael Morton, kun Hitchcock listigita ankaŭ kiel helporeĝisoro de Cutts.[1]

The Passionate Adventure
filmo
Originala titolo The Passionate Adventure
Originala lingvo angla lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1924
Ĝenro filma dramo, muta filmo
Reĝisoro(j) Graham Cutts • Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Michael Balcon
Scenaro Alfred Hitchcock
Loko de rakonto Londono
Rolantoj Clive Brook • Alice Joyce • Marjorie Daw • Victor McLaglen • Lillian Hall-Davis
Produktinta firmao Gainsborough Pictures
IMDb
vdr

The Passionate Adventure elstaras ankaŭ kiel la unua filmo publikigita sub la regado de Michael Balcon sur la ĵus formita Gainsborough Pictures.

Intrigo redakti

La geedzoj Adrian kaj Drusilla St. Clair (Brook kaj Joyce) estas malkontentaj kaj senamaj ekde la reveno de Adrian el la Unua Mondmilito, kaj la paro traktas sin unu la alian ege malvarme. Forirante el tiu malkontentiga hejma vivo, Adrian iras al la East End de Londono kie li maskas sin kiel fuŝvestita vagulo. Tie li renkontiĝas kun bela juna stratulino Vicky (Marjorie Daw) kaj li iĝas ŝia neoficiala protektanto.

Tio tute ne plaĉas al la krimula amanto de Vicky nome Herb (Victor McLaglen) kiu iĝas pli kaj pli suspektanto kaj ĵaluzo pri ŝia asocio kun Adrian, ĝis kunfronto iĝas neevitebla. Adrian uzas sian ingenion por superi la forton de Herb, kaj sukcesas havigi lin al la polico kiu estis serĉante lin. Kun Herb malliberigita kaj Vicky sekura, Adrian revenas okcidenten al Drusilla plifortigita pro sia aventuro en la "East End" kaj kun sia pasio al ŝi evidente restaŭrita.

Referencoj redakti

  1. Graham Cutts (1885-1958) BFI Screen Online. Alirita en 27-08-2010.

Eksteraj ligiloj redakti