British Film Institute

brita organizaĵo

La Brita Kininstituto mallongigita BFI (angle British Film Institute) estas neprofitcela organizaĵo establita pere de reĝa akto Royal Charter por:

British Film Institute
BFI Southbank0182.JPG
karitata organizaĵo
Dum 1933 –
Geografia situo 51° 30′ 13″ N, 0° 7′ 1″ U (mapo)51.503564-0.11682099999999Koordinatoj: 51° 30′ 13″ N, 0° 7′ 1″ U (mapo)
Map
British Film Institute
Fondodato 1933
Lando Unuiĝinta Reĝlando
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Kinejo IMAX.
Kuraĝigi la disvolvigon de la artoj de kino, televido kaj de animacia bildo tra Britio, por helpi ties uzadon kiel registro de la nuntempaj vivo kaj manieroj, por helpi edukon pri kino, televido kaj animacia bildo ĝenerale, kaj pri ties efiko pri socio, por helpi aliron al kaj aprezon de plej larĝa ebla gamo de brita kaj monda kinoj kaj por establi, zorgi kaj disvolvigi kolektojn kiuj montru la filman bildon de historio kaj heredo de Unuiĝinta Reĝlando.[1]

Ĝi estis fondita en 1933. Ties arkivo enhavas pli ol 50,000 fikciajn filmojn, ĉirkaŭ 100,000 nefikciajn titolojn kaj ĉirkaŭ 625,000 televidajn programojn. La organizo administras du kinejojn nome la BFI Southbank (iam National Film Theatre (NFT)) kaj London IMAX, ambaŭ ĉe la suda bordo de la rivero Tamizo en Londono. Alia agado estas festivaloj, produktorado de televidaj programoj ktp.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  1. Elizabeto la 2-a (18a de Julio 1983) (PDF), British Film Institute: Royal Charter, Charity Commissioners for England and Wales, http://www.bfi.org.uk/about/pdf/charter.pdf, retrieved 6a de Oktobro 2008  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-03. Alirita 2015-10-10.