Secret Agent (Sekreta agento) estas brita filmo de 1936 reĝisorita de Alfred Hitchcock, adaptita el la teatraĵo de Campbell Dixon, kiu siavice estas iel bazita sur du historioj de la kolekto Ashenden: Or the British Agent de 1927 de W. Somerset Maugham. El la filmo stelulis Madeleine Carroll, Peter Lorre, John Gielgud, kaj Robert Young. Estonta stelulo Michael Redgrave faris mallongan, eksterlistan aperon; li ludos la protagoniston en la filmo de Hitchcock The Lady Vanishes (1938). Secret Agent estis ankaŭ la kindebuto de Michael Rennie (sed ankaŭ eksterliste).

Secret Agent
Dosiero:Hitchcock secret agent.jpg, Caméo - Quatre de l'espionnage.jpg
filmo
Originala titolo Secret Agent
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1936, majo 1936, 15 jun. 1936, 28 sep. 1936
Ĝenro spionada filmo, filmo bazita de literatura verko, filma dramo
Kameraado Bernard Knowles
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Michael Balcon • Ivor Montagu
Scenaro Charles Bennett • Alma Reville • John Hay Beith • Jesse L. Lasky Jr. • William Somerset Maugham • Campbell Dixon
Filmita en Berno • Svislando
Loko de rakonto Svislando
Muziko de Louis Levy
Rolantoj John Gielgud • Peter Lorre • Madeleine Carroll • Robert Young • Lilli Palmer • Charles Carson • Percy Marmont • Tom Helmore • Michael Redgrave • Michael Rennie
Produktinta firmao Gaumont
IMDb
vdr

Tipaj temoj de Hitchcock en Secret Agent estis erara misidenteco kaj murdo.

La intrigo estas bazita sur komisio fare de la sekreta servo de Britio al verkisto Edgar Brodie dum la Unua Mondmilito por identigi kaj murdi germanan spionon, por kio oni havigis al li falsan identecon. Por tiu misio li havos la helpon de la "Generalo" kaj de Elsa Carrington. En la agado abundas misteroj: kadavro en orgeno de malplena preĝejo, nereala tono de la vizito al fabriko de ĉokolado ktp.

En la lastaj du filmorulaĵoj notindas la simileco kun la filmo "Spione" de Fritz Lang. La estro de la protagonisto estas identigita per unusola litero, ideo kiun jardekojn poste uzos Ian Fleming en siaj romanoj de James Bond.

Eksteraj ligiloj redakti