Dame Mary Louise Webster, OBE (19a de junio 1865 – 29a de majo 1948), konata profesie kiel May Whitty kaj poste, pro sua bonfara laboro, Dame May Whitty, estis angla aktorino de teatro ksj kino. Ŝi estis unu el la unuaj du distristaj virinoj kiuj ricevis la titolon de Dame. La brita sindikato de aktoroj kaj artistoj "Equity" estis establita en ŝia hejmo. Post sukcesa kariero ŝi translokiĝis al Holivudo estante 72-jaraĝa. Ŝi plu loĝis en Usono, kie ŝi ricevis premiojn pro siaj filmoroloj.

May Whitty
Persona informo
May Whitty
Naskonomo Mary Louise Whitty
Naskiĝo 19-an de junio 1865 (1865-06-19)
en Liverpool
Morto 29-an de majo 1948 (1948-05-29) (82-jaraĝa)
en Beverly Hills,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Gefratoj Gertrude Whitty vd
Edz(in)o Ben Webster vd
Infanoj Margaret Webster vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1914– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

En 1895 ŝi vizitis Usonon, kie Whitty aperis en Broadvejo. Ŝia teatra kariero pluis dum la cetero de sia vivo. En marto 1910, ŝi faris transiron al mez-aĝaj kaj poste pliaĝaj roluloj, ludante ekzemple Amelia Madras en la kvarakta komedio de Harley Granville-Barker nome "The Madras House".[1] En marto 1922, ŝi ludis la rolon de Mrs. Bennet antaŭ la reĝino en bonfara ludado de Pride and Prejudice. Ŝi ludis pare kun sia edzo, kiu ludis Mr. Darcy.[2]

Whitty faris sian holivudan kindebuton estante 72-jaraĝa, rekreante sian teatran ludon de 1935 en la holivuda filmo Night Must Fall (1937), en kiu stelulis ankaŭ Robert Montgomery kaj Rosalind Russell. Ŝi rivevis nomumon al Oskar-premio. Tio kondukis al kelkaj helporoloj en filmoj, kiel tiu de la "vanishing lady" (forvaporinta sinjorino), Miss Froy, en la filmo de Alfred Hitchcock nome The Lady Vanishes (1938).[3]

Ŝi translokiĝis permanente al Usono (kvankam ŝi neniam iĝis usona ŝtatano) en 1939 kaj aperis kaj en teatro kaj en Holivudaj filmoj, kutime ludante rolojn de riĉaj vidvinoj. Tiele, kiel Lady Beldon en Mrs. Miniver (1942), ŝi ricevis duan nomumon al Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Duaranga Aktorino.[3]

Ŝi plue aktoris dum la cetero de sia vivo kaj mortis la 29an de majo 1948 en Beverly Hills, Kalifornio, prom kancero estante 82-jaraĝa;[3] ŝia edzo estis mortinta la antaŭan jaron dum operacio.

Whitty laŭlonge de sia kariero aperis en preskaŭ cent teatraĵoj kaj en preskaŭ kvardek filmoj.

Referencoj redakti

  1. Nissen.
  2. Looser, Devoney (2017). The Making of Jane Austen. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. p. 106. ISBN 1421422824.
  3. 3,0 3,1 3,2 Casson.

Literaturo redakti

  • “Webster, Benjamin (1864–1947)”, Oxford Dictionary of National Biography.

Eksteraj ligiloj redakti