Zoltán Korda
Zoltán Korda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Korda Zoltán estis hungara-usona-brita reĝisoro, produktoro, scenaristo. Lia origina familia nomo estis Kellner. Liaj fratoj estis Alexander Korda kaj Vince Korda, lia edzino estis Olly Szokolay inter 1921-1924.
Zoltán Korda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kellner Zoltán |
Naskiĝo | 3-an de majo 1895 en Túrkeve, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 13-an de oktobro 1961 (66-jaraĝa) en Holivudo |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Hollywood Forever Cemetery (en) |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Hungario Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) |
Familio | |
Frat(in)oj | Alexander Korda kaj Vince Korda |
Edz(in)o | Joan Gardner (en) (1930–1961) Olly Szokolay |
Parencoj | Michael Korda (en) (frata nevo) Chris Korda (en) (pranevino) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filma scenaristo scenaristo filmproduktoro reĝisoro |
Zoltán Kellner [1] naskiĝis la 3-an de junio 1895 en Pusztatúrpásztó (Hungario, nuntempa Túrkeve), li mortis la 13-an de oktobro 1961 en Hollywood Usono, Kalifornio (la fontoj mencias malsamajn datenojn).
Biografio
redaktiZoltán Korda devenis el juda familio. Li batalis dum la 1-a mondmilito ĝis 1917, poste li helpis al Alexander Korda krei mutajn filmojn en Budapeŝto, iom poste li memstariĝis. En 1924 li translokiĝis al Vieno, poste al Berlino. En ambaŭ lokoj li okupiĝis pri filmoj. En la 1930-aj jaroj pro la naskiĝanta naziismo li daŭris la laboron en Londono. Inter 1940 kaj 1950 li laboris en Holivudo, poste li revenis al Londono, fine iom poste denove al Holivudo. En 1955 pro malbona sanstato li pensiuliĝis. Li edziĝis en 1921 kaj 1930, la lasta edzino naskis filon. Li ricevis premion pri reĝisorado en Venecio en 1937.
Liaj scenarlibroj
redakti- A Csodagyerek (1920, hungara filmo, ankaŭ reĝisoro)
- Women Everywhere (1930)
- Sahara (1943)
Elektitaj filmoj (reĝisoro aŭ produktoro)
redakti- Károly bakák (1918, hungara filmo, kunreĝisoro)
- Dauphin (1922)
- The Eleven Devils (1927)
- Men of Tomorrow (1932)
- Sanders of the River (1935, la unua granda sukceso)
- Elephant Boy (1937, premiita en Venecio)
- The Thief of Bagdad (1940)
- The Jungle Book (1942)
- The Macomber Affair (1947)
- Storm Over the Nile (1955)