Claudette COLBERT (/koʊlˈbɛər/ kohl-BAIR;[1] denaske Émilie Claudette Chauchoin; 13a de septembro, 1903 – 30a de julio, 1996) estis usona aktorino de kino kaj teatro.

Claudette Colbert
Oskar-premiito
Persona informo
Claudette Colbert
Naskonomo Émilie Chauchoin
Naskiĝo 13-an de septembro 1903 (1903-09-13)
en Saint-Mandé,  Francio
Morto 30-an de julio 1996 (1996-07-30) (92-jaraĝa)
en Speightstown,  Barbado
Mortis per apopleksio vd
Tombo Barbado vd
Lingvoj francausona angla vd
Ŝtataneco FrancioUsono vd
Alma mater Art Students League of New York • Washington Irving High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Norman Foster vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1925–1987 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Colbert ekkarieris en produktaĵoj de Broadvejo dum la fino de la 1920-aj jaroj kaj progresis al filmoj je la alveno de la sonkino. Dekomence asocia kun Paramount Pictures, ŝi laŭgrade ŝanĝis al laboro kiel libera aktorino. Ŝi ricevis la Oskar-premion pro Plej Bonkvalita Aktorino en It Happened One Night (1934), kaj ricevis du aliajn nomumojn por Oskar-premioj. Aliaj elstaraj filmoj estis Cleopatra (1934) kaj The Palm Beach Story (1942).

Per sia rondoforma vizaĝo, grandaj okuloj, ĉarma, aristokrataj manieroj, kaj talento[2] por malpeza komedio, same kiel por emocia dramo, Colbert estis konata pro multkapablo kiu kondukis ŝin kiel unu el la plej bone pagitaj steluloj de la kinindustrio de la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj[3] kaj, en 1938 kaj 1942, la plej bone pagitaj.[1] Dum sia kariero, Colbert stelulis en pli ol 60 filmoj. Inter oftaj kun-steluloj estis Fred MacMurray en sep filmoj (1935−49), kaj Fredric March en kvar filmoj (1930−33).

Komence de la 1950-aj jaroj, Colbert estis praktike retiriĝinta el la granda ekrano favore de la laboro por televido kaj teatro, kaj ŝi atingis nomumon por premio Tony por The Marriage-Go-Round en 1959. Ŝia kariero malaltiĝis dum la komenco de la 1960-aj jaroj, sed fine de la 1970-aj jaroj ŝi ĝuis karierrevivigon en teatro, kio havigis al ŝi Premion Sarah Siddons pro is teatrado en Ĉikago en 1980. Pro sia televidlaboro en The Two Mrs. Grenvilles (1987), ŝi ricevis Oran Globon pro Plej Bonkvalita Helpaktorino kaj ricevis nomumon por premio Emmy.

En 1999, la Usona Kininstituto postmorte voĉdonis por Colbert kiel la 12a plej granda stelulino de klasika kino de Holivudo.

Kelkaj filmoj redakti

  • The Hole in the Wall (1929)
  • Young Man of Manhattan (1930)
  • Manslaughter (1930)
  • Honor Among Lovers (1931)
  • Secrets of a Secretary (1931)
  • The Wiser Sex (1932)
  • Misleading Lady (1932)
  • The Man from Yesterday (1932)
  • Tonight Is Ours (1933)
  • Three-Cornered Moon (1933)
  • Torch Singer (1933)
  • Four Frightened People (1934)
  • It Happened One Night (1934)
  • Cleopatra (1934)
  • Imitation of Life (1934)
  • The Gilded Lily (1935)
  • Private Worlds (1935)
  • She Married Her Boss (1935)
  • The Bride Comes Home (1935)
  • Maid of Salem (1937)
  • I Met Him in Paris (1937)
  • Tovarich (1937)
  • Zaza (1939)
  • Midnight (1939)
  • It's a Wonderful World (1939)
  • Drums Along the Mohawk (1939)
  • Arise, My Love (1940)
  • Skylark (1941)
  • Remember the Day (1941)
  • The Palm Beach Story (1942)
  • No Time for Love (1943)
  • So Proudly We Hail! (1943)
  • Since You Went Away (1944)
  • Practically Yours (1944)
  • Guest Wife (1945)
  • Tomorrow Is Forever (1946)
  • Without Reservations (1946)
  • The Secret Heart (1946)
  • The Egg and I (1947)
  • Sleep, My Love (1948)
  • Family Honeymoon (1949)
  • Bride for Sale (1949)
  • Three Came Home (1950)
  • The Secret Fury (1950)
  • Thunder on the Hill (1951)
  • Let's Make It Legal (1951)
  • The Planter's Wife (1952)
  • Texas Lady (1955)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Pace, Eric (31a de julio, 1996). "Claudette Colbert, Unflappable Heroine of Screwball Comedies, Is Dead At 92". The New York Times. Alirita la 6an de junio, 2019.
  2. "Claudette Colbert profile". TCM. Alirita la 9an de februaro, 2013.
  3. "Claudette Colbert - Britannica Concise". Alirita la 6an de junio, 2019.

Literaturo redakti

  • Finler, Joel W. (1989). The Hollywood Story: Everything You Always Wanted to Know About the American Film Industry But Didn't Know Where to Look. Pyramid Books. ISBN 1-85510-009-6.
  • Haver, Ronald (1980). David O. Selznick's Hollywood. New York: Bonanza Books. ISBN 0-517-47665-7.
  • Jewell, Richard B.; Harbin, Vernon (1982). The RKO Story. Octopus Books. ISBN 0-7064-1285-0.
  • Quirk, Lawrence J. (1974). Claudette Colbert An Illustrated Biography. Crown Publishers. ISBN 0-517-55678-2.
  • Shipman, David (1989). The Great Movie Stars: The Golden Years. London/Boston, Mass: Macdonald/Little, Brown. ISBN 0-356-18146-4.

Eksteraj ligiloj redakti