Diego Ramón Jiménez Salazar[1] (Madrido, 27a de decembro 1968), plej konata kiel El Cigala, estas hispana kantisto de flamenko de cigana deveno kaj ŝtataneco de Domingo ekde 2014.

Diego el Cigala
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1968 (1968-12-27) (55-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco HispanioDomingo
Parencoj Calderas de Salamanca
Rafael Farina
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto
TTT
Retejo http://www.diegoelcigala.com
https://www.elcigala.com/
vdr

Li kreskis en la areo de la Pulbazaro El Rastro de Madrido, kaj jam infano ekkantis. En 1997 li publikigis la diskon "Undebel", lia unua disko kiel sola artisto, en kiu kulaboris inter aliaj Tomatito kaj Paquete. En la jaro 2000, Javier Limón produktoris lian diskon "Entre vareta y canasta". Unu jaron poste aperis "Corren tiempos de alegría", same produktorita de Javier Limón kun kunlaboro de Niño Josele, kaj kun helpo de Bebo Valdés kaj Jerry González. Lia kunlaboro kun Bebo Valdés turneis tra Parizo, Novjorko, Londono, Havano, Bonaero, Tokio, Meksikurbo, Madrido, Barcelono, Torreón kaj tiel plu. Laŭlonge de sia kariero, ki ricevis multajn premiojn kaj omaĝojn.

Diskaro redakti

  • 1998 - Undebel
  • 2000 - Entre vareta y canasta
  • 2001 - Corren tiempos de alegría
  • 2003 - Lágrimas negras (kun Bebo Valdés)
  • 2005 - Picasso en mis ojos
  • 2008 - Dos lágrimas
  • 2010 - Cigala & Tango
  • 2013 - Romance de la luna Tucumana
  • 2014 - Vuelve el Flamenco
  • 2016 - Indestructible

Notoj redakti

  1. Encuentro en el estudio con Diego "El cigala" [1]