Bebo VALDÉS (naskiĝis la  9-an de oktobro 1918(nun 1918-10-09) en Havano, Kubo, mortis la 22-an de marto 2013 (94‑jara) en Stokholmo, Svedio [1]) estis pianisto kaj komponisto de Kubo.

Bebo Valdés
Persona informo
Naskonomo Ramón Emilio Valdés Amaro
Naskiĝo 9-an de oktobro 1918 (1918-10-09)
en Quivicán
Morto 22-an de marto 2013 (2013-03-22) (94-jaraĝa)
en Stokholmo
Mortokialo Alzheimer-malsano
Ŝtataneco Kubo
Familio
Infano Chucho Valdés
Okupo
Okupo komponistopianisto • ĵazmuzikisto • muzikproduktistodirigento
vdr

Biografio redakti

Patro de pianisto Chucho Valdés, Bebo ekkonis sukceson dum la 1940-aj kaj la 1950-aj jaroj kiel pioniro de Afro-kuba ĵazo. Vivinte en Svedio, li reaperis sur la internacia scenejo, 76-jaraĝa, kiam li registris en Germanio kun saksofonisto Paquito D'Rivera.

Bebo Valdés partoprenis en filmo Calle 54 de Fernando Trueba, kie li interalie ludis duope kun sia filo Chucho. Li poste registris albumon El arte del sabor (2001) kun Cachao kaj Patato Valdés, kiu ricevis premion Grammy. En 2010, li komponis la filmmuzikon por la filmo Chico y Rita de Fernando Trueba kaj Javier Mariscal.

En 2002, li akompanis la kantiston de flamenko Diego el Cigala por la disko Lágrimas negras, produktita de Javier Limón, internacia sukceso ankaŭ rekompencita per premio Grammy.

Alia filo de Bebo Valdés, Rickard, ludas en la sveda grupo de kuba sono Calle Real.

Referencoj redakti