Induso

rivero en Barato

Induso (sanskrite सिन्धु, Sindhu, urdue سندھ Sindh) estas la ĉefa rivero de Pakistano kaj la ĉefa sudfluanta rivero de Suda Azio. La rivero fontas en okcidenta Tibeto, enfluas Kaŝmiron kaj trafluas Pakistanon. Ĝi longas proksimume 3200 kilometrojn, kio faras ĝin unu el plej longaj riveroj en Azio, kaj gravas por la tuta regiono. Origine el la Tibeta Altebenaĵo ĉe la Lago Mansarovar, la rivero fluas tra la regiono Ladaĥo de Ĝamuo kaj Kaŝmiro, al Gilgit-Baltilando kaj poste fluas en suda direkto laŭlonge de la tuta longo de Panĝabo (Pakistano) por alflui al la Araba Maro ĉe la havenurbo Karaĉi en Sindo. Ĝi estas sendube la plej longa rivero de Pakistano.

Induso
urdue سندھ, Sindh
rivero
Pakistano kun sia ĉefa rivero Induso en satelita foto
Landoj Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio (Tibeto), Barato Barato, Pakistano Pakistano
Longo 3 200 km (1 988 mi)
Vikimedia Komunejo: Indus River
Map
Rivero Induso en la valo Ĥarmang, Pakistano.

La rivero havas totalan akvokolektan areon kiu superas 1 165 000 km². Ties ĉirkaŭkalkulita ĉiujara fluo estas ĉirkaŭ 207 km³, kio faras ĝin la 21a plej granda rivero en la mondo laŭ ĉiujara akvoŝarĝo. La Zanskar estas alfluanto de maldekstra bordo en Ladako. En la ebenaĵoj, ties alfluanto de maldekstra bordo estas la Ĉenabo kiu per si mem havas kvar ĉefajn alfluantojn, nome, la Ĝelum, la Ravi, la Beas kaj la Satleĝo. Ties ĉefaj alfluantoj de la dekstra bordo estas la Ŝjok, la Gilgit, la Kabulo, la Gomal kaj la Kurram. Elfluinta en montofonto kaj nutrita el glaĉeroj kaj riveroj el Himalajo, tiu rivero eltenas ekosistemojn de moderklimataj arbaroj, ebenaĵoj kaj arida kamparo.

La Induso formas la delton de la nuntempa Pakistano menciita en la veda Rigvedo kiel Sapta Sindhu kaj en la irana Avesto kiel Hapta Hindu (ambaŭ esprimoj signife "sep riveroj"). La rivero estis fonto de mirindo ekde la Klasika Periodo, kiam la reĝo Dario de Persio sendis sian grekan subulon Scilakson de Karjando esplori la riveron tiom frue kiom ĉe 510 a.K.

Etimologio kaj nomoj redakti

 
Mapo de la imperio de Aleksandro kaj de sia vojo, plej oriente en Indusa valo. La greka radiko por la nomigo de tiuj popoloj utilis por la rivero Induso, la popoloj de Hindoj, Hindio, poste Hinduismo ktp.

La Veda Civilizo nomis tiun riveron Sindhu, de kiu venis la persa nomo Hinduŝ. La antikvaj grekoj konis la Induson per la nomo Ἰνδός (Indós), el kiu venis la latina nomo Indus. La vorto "Indus" do estas la latinigita formo de la vorto el la antikva greka nome "Indós" (Ἰνδός), prunteprenita el la malnovpersa vorto "Hinduš" kiu siavice estis prunteprenita el la sanskrita vorto "Sindhu".

La libro de Megasteno nome Indica derivigas sian nomon el la greka nomo de la rivero, "Indós" (Ἰνδός), kaj priskribas la samtempan rakonton de Nearĥo pri kiel Aleksandro la Granda trapasis la riveron. La antikvaj grekoj aludis al la Indianoj (popolo de nuntempaj Barato kaj Pakistano) kiel "Indói" (Ἰνδοί), laŭvorte signife "la popolo de Induso". La iama nomo Hindio de la lando Barato kaj la pakistana provinco Sindo ŝuldas siajn nomojn al la rivero.[1]

Rigvedo kaj Induso redakti

 
Paĝo de Rigvedo en sanskrito. En Rigvedo estas mite priskribita Induso.

Rigvedo priskribas kelkajn mitajn riverojn (ĉefe sep), inter kiuj unu nomatan "Sindhu". La Rigveda "Sindhu" ŝajne estas la nuntempa Indusa rivero kaj estas atestita 176 fojojn en ties teksto – 95 fojojn en la pluralo, plej ofte uzata en ĝenerala signifo. En la Rigvedo, notinde en la plej postaj himnoj la signifo de la vorto estas limigita por aludi al la Indusa rivero en partikularo, kiel en la listo de riveroj menciitaj en la himno Nadistuti sukta. La Rigvedaj himnoj aplikas femeninan genron al ĉiuj riveroj menciitaj tie sed "Sindhu" estas la nura rivero atribuata al maskulina genro. Sindhu estas vidata kiel forta militisto inter aliaj riveroj kiuj estas vidataj kiel diaĵoj kaj komparitaj al bovinoj kaj ĉevalinoj kiuj produktas lakton kaj buteron.

Aliaj nomoj redakti

En aliaj lingvoj de la regiono, la rivero estas konata kiel सिन्धु नदी (Sindhu Nadī) en Hindia, سنڌو (Sindhu) en Sinda, سندھ(Sindh) en Ŝahmuĥi Panĝaba, ਸਿੰਧ ਨਦੀ (Sindh Nadī) en Gurumuĥa Panĝaba, اباسين (Abāsin, laŭvorte "Patro de Riveroj") en Paŝtoa, رود سند, (Nahar al-Sind) en Araba, نهر السند (Nahr Alssund, laŭvorte "Leonrivero") en Tibeta, 印度 (Yìndù) en Ĉina, kaj Nilab en Turka.

Geografio redakti

 
La rivero Induso estas la akso de la pakistanaj provincoj Panĝabo (en la mapo) kaj Sindo (la pli suda al la maro).

La Induso havigas ŝlosilajn akvoresursojn por la pakistana ekonomio – ĉefe ĉe la pankorbo de Panĝaba provinco, kio respondecas pri plej el la enlanda agrikultura produktado, kaj Sindh. La vorto "Panĝabo" signifas "teron de kvin riveroj" kaj la kvin riveroj estas Ĝelum, Ĉenabo, Ravi, Beas kaj Satleĝo, ĉiuj el kiuj fine fluas en la Induson. La Induso ankaŭ eltenas multajn fortajn industriojn kaj havigas la ĉefa liverado de trinkakvo en Pakistano.

 
Indusrivero apud Leh, Ladako, Barato.

Fonto redakti

La ĉefa fonto de Induso estas en Tibeto; la rivero ekas ĉe la kunfluo de la riveroj Sengge kaj Gar kiuj kolektas akvon el montaroj Nganglong Kangri kaj Gangdise Ŝan (Gang Rinpoĉe, Monto Kailas).

La tradicia fonto de la rivero estas la Senge Ĥabab aŭ "Leona Buŝo", tutjara fonto, ne for el la religie konsiderita Monto Kajlaŝ markite de longa malalta linio de tibetaj stupaoj. Estas kelkaj aliaj alfluantoj proksime, kiuj eble formas pli longan fluaĵon ol Senge Ĥabab, sed malkiel Senger Ĥabab, estas ĉiuj dependaj el neĝofando.

Vojo redakti

La Induso poste fluas nordokcidenten tra Ladako kaj Baltilando en Gilgit, ĝuste sude de la montaro Karakorumo. La Ŝjok, Ŝigar kaj Gilgit portas glaciajn akvojn en la ĉefan riveron. Ĝi laŭgrade turniĝas suden, elirante el la montetoj inter Peŝavaro kaj Rawalpindi. La Induso trapasas gigantajn gorĝojn 4,500–5,200 metrojn (15,000–17,000 futojn) profundajn ĉe la montarmasivo Nanga Parbat. Ĝi fluas milde tra Hazara kaj al la Tarbela Rezervejo. La Kabul-rivero kuniĝas ĉe Attock. La cetero de ties fluejo al la maro estas sur la ebenaĵoj de Panĝabo kaj Sindo, kie la fluado de la rivero iĝas malrapida kaj tre plektita. Ĝi kuniĝas al la Panjnad ĉe Mithankot. Post tiu kunfluo, la rivero estis nomata Satnad (sat = "sep", nadī = "rivero"), ĉar la rivero nune portas la akvojn de la rivero Kabulo, de la Induso kaj de la kvin panĝabaj riveroj.

 
Riverdelto de la Induso.

Enmarejo redakti

Preterpasinte Jamŝoron, Induso finiĝas per granda delto en la Araban Maron, oriente de Thatta. La tuta delto superas 40000 km², ĝia aktiva parto etendiĝas sur ĉirkaŭ 6000 km²; la marbordo laŭ la delto estas ĉirkaŭ 200 km longa.

Rimarkoj redakti

La Induso estas unu el malmultaj riveroj en la mondo kiu montras tajdan kurondon.

La Indusa sistemo estas ege nutrata de la neĝoj kaj glaĉeroj de la montaroj de Himalajo, Karakorumo kaj Hindukuŝo de Tibeto, de barataj ŝtatoj Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj Himaĉal-Pradeŝo kaj de Gilgit-Baltilando de Pakistano. La fluo de la rivero estas ankaŭ determinata de la sezonoj – ĝi ege malpliiĝas en la vintro, dum la bordojn inundas la musono dum kelkaj monatoj el Julio al Septembro. Estas ankaŭ pruvaro de regulaj ŝanĝoj en la fluo de la rivero ekde prahistoriaj epokoj – ĝi devojiĝis okcidenten el fluado en la Ranno Kutĉa kaj por kuniĝi al herbejoj de Banni post la tertremo de 1816.[2][3]

La rivero Zanskar, kiu fluas en la Induson en Ladako, havas pli grandan volumenon de akvo ol la Induso mem antaŭ tiu punkto.[4]

Historio redakti

Simile al Nilo, Tigriso, Gango, Jangzio kaj aliaj grandaj riveroj, Induso estis tre grava por la ekesto de civilizo en la lando kiun ĝi trafluas.

 
Etendo kaj ĉefaj lokoj de la Induso-civilizacio 3000 a.K.

Post kiam prahomoj eklernis terkultivadon, abundo da akvo kaj ebenaĵoj iĝis favoraj loĝlokoj. Kvankam la plej malnovaj neolitikaj vilaĝoj trovitaj ĝis nun en la nuntempa Pakistano estas sur la montetoj de Baluĉistano (ĉ. 6500 jaroj a.K.), baldaŭ la centro de la kresko moviĝis apud la Induson kun la unuaj urbetoj (Amri, ekde 3600 a.K., kaj multaj pliaj lokoj en la malalta valo kaj en Baluĉistano).

 
La Veda Civilizo inter 1700 kaj 1100 a.K.

Preskaŭ samtempe ekaperis en la mezalta valo Rehman Dheri (ekde 3300 a.K.) kaj pluaj urbetoj, apartenantaj al malsama kulturo. Post malmultaj jarcentoj Rehman Dheri iĝis vera urbo kun 10-15 mil loĝantoj. En la 25-a jarcento a.K. la ĉefaj urboj estis Harapo kaj Mohenĝo-daro, havantaj po 30-40 mil loĝantojn. La civilizo de la mezalta valo (Harapa kulturo) progresis rapide kaj disvastiĝis ankaŭ en la malalta valo kaj en aliaj regionoj, ĉefe en nordokcidenta nuntempa Barato.

Inter la 20-a kaj la 15-a jarcento a.K. novaj popoloj estis allogataj de la fruktoriĉa valo de Induso el la montoj de Afganio. La Hindarjoj kaŭzis la finon de la Harapa Kulturo kaj de ĝiaj urboj kaj estigis novan kulturon, la Vedan Civilizon, kiu poste disvastiĝis ankaŭ en la valo de Gango kaj en pliaj apudaj regionoj.

En la 6-a jarcento a.K. la Persa Imperio atingis Induson. Pli malpli, la orienta landlimo de tiu imperio restis apud Induso dum pluraj jarcentoj, ĝis la konkero de la Persa Imperio fare de Aleksandro la Granda. Aleksandro fondis eĉ urbon kun sia nomo - Aleksandrio ĉe Induso, plej verŝajne la hodiaŭa Uch, en 325 a.K. - kaj transpasis Induson klopodante konkeri pliajn landojn; sed liaj militistoj estis tro lacaj kaj li estis devigita reveni okcidenten.

 
Monero de Hindgreka reĝo Menandro. Notu la skribsistemojn: grekan sur la antaŭa flanko kaj lokan "ĥaroŝti" sur la reversa.
 
Babur trapasanta la Indusan Riveron.

Kelkaj jaroj post la morto de Aleksandro, Seleŭko la 1-a, kiu regis la areon apartenintan al la Persa Imperio, luktis kontraŭ Ĉandragupto Maŭrjo kaj, post 6-jara milito, estis devigita lasi al li la valon de Induso interŝanĝe kontraŭ 500 elefantoj (301 a.K.). Sed la Maŭrja Imperio malfortiĝis kaj alia potenculo de greka deveno, Demetrio la 1-a, konkeris la indusan valon venante de Baktrio kaj kreis hindgrekan regnon ĉirkaŭ 180 a.K.. La reĝlando daŭris ĝis ĉirkaŭ 10 p.K..

Jam en nia erao diversaj popoloj estis altiritaj de la fekunda valo de Induso. Hind-Skitoj dominis en la areo el la mezo de la 2a jarcento a.K. ĝis la 4-a jarcento p.K. Poste venis "Huna" (eble parencoj de Hunoj) inter kiuj Kidaritoj ekde la dua duono de la 4-a jarcento p.K.

En 711 la araba generalo Muhammad bin Kasim konkeris la valon de Induso. Tiu konkero povas esti taksata la komenco de la historio de Pakistano. Tiu konkero el Sindo ĝis Multan en suda Panĝabo okazis fakte en 711 p.K.,[5] nome la saman jaron kiam okazis la islama invado al Hispanio en la alia pinto (okcidento) de la islama tiama imperio. La oficiala kronologio de la pakistana registaro identigas tion kiel la punkto kiam la "fondo" de Pakistano estis metita.[5] Tiu konkero metis la scenejon por la regulo de pluraj sinsekvaj islamaj imperioj en la regiono, inkluzive de la Gaznavida Imperio (975-1187 p.K.), la Gurida Regno kaj la Delhia Sultanlando (1206-1526 p.K.). La Lodi-dinastio, la lasta de la Delhia Sultanlando, estis anstataŭigita de la Mogola Imperio (1526-1857 p.K.). La Mogoloj prezentis persan literaturon kaj altan kulturon, establante la radikojn de hind-persa kulturo en la regiono.[6]

Ekologio redakti

 
Fiŝkaptistoj en Induso, ĉirkaŭ 1905.

Priskriboj de Indusvalo el la epoko de la kampanjo de Aleksandro la Granda indikas, ke estis sana densa arbarkovro en la regiono, kiu ekde tiam konsiderinde malpliiĝis. La mogola imperiestro Babur skribis pri trafoj de rinoceroj laŭlonge de ties bordoj en siaj memoroj (nome "Baburnama"). Etenda senarbarigo kaj homa interferado en la ekologio de la montoj Sivalikoj kondukis al akra deteriorado en vegetaĵaro kaj kreskokondiĉoj. La indusvalaj regionoj estas aridaj kun malmulta vegetaĵaro. Agrikulturo estas subtenita ĉefe pere de vorkoj por irigacio. La Indusaj rivero kaj akvokolekta baseno havas riĉan biodiversecon. Ĝi estas hejmo de ĝis ĉirkaŭ 25 specioj de amfibioj.[7]

Akvaj mamuloj redakti

 
Mildmantela lutro.

Unu specio de delfeno – la indusa riverdelfeno (Platanista minorPlatanista indicus minor) – nur troveblas en tiu ĉi rivero. Ĝi tre similas la gangan riverdelfenon (Platanista gangetica); laŭ pluraj fakuloj ambaŭ apartenas al la sama specio, nome la Hindia riverdelfeno, kiel apartaj subspecioj. La indusa riverdelfeno iam ekzistis ankaŭ en la alfluantoj de la Indusa rivero. Laŭ la WWF ĝi estas unu el la plej minacataj cetacoj en la mondo kun nur ĉirkaŭ 1000 ankoraŭ vivantaj.[8]

Ankaŭ la nomita eŭropa lutro, Lutra lutra, vivas ankaŭ en la Induso. Fakte estas du lutraj specioj en la indusrivera baseno: nome la eŭrazia lutro en la nordorientaj areoj de altaj teroj kaj la mildmantela lutro. La mildmantela lutro en la Induso havas subspecion, kiu ne troviĝas aliloke, nome Sinda lutro (Lutrogale perspicillata sindica).[9]

Fiŝoj redakti

 
Wallago attu, siluredo vivanta en Induso kaj pliaj sudaziaj riveroj.

La indusrivera baseno havas tre altan diversecon, kaj estas la hejmo de pli ol 180 nesalakvaj fiŝospecioj,[10] inter kiuj almenaŭ 22 specioj de fiŝoj estas endemiaj de Induso kaj ĝia regiono.[7] Fiŝoj ludas ankaŭ gravan rolon en pli fruaj kulturoj de la regiono, kiel la antikva Indusvala Civilizacio en kiu priskriboj de fiŝoj estis oftaj. En ties skribmaniero estas ofte uzita fiŝosigno, kiu en ties variaj formoj povus simple havi la signifon de "fiŝo", aŭ referencata al steloj aŭ dioj.[11]

Inter Indusaj specioj estas Naziritor zhobensis, specio de mahasir (la nomo mahasir celas plurajn ciprinedojn similajn al karpoj)[12], kaj Mystus horai, specio de malgranda katfiŝo (ĝis ĉirkaŭ 15 cm).

Al la genro Glyptothorax apartenas pluraj specioj de katfiŝetoj, kelkfoje ne pli longaj ol 5 cm, parte endemiaj (ekz. G.punjabensis) kaj parte komunaj ankaŭ al norda Barato (ekz. G.pectinopterus, "ĝuppah").[13][14]

Inter la neendemiaj fiŝoj, estas menciindaj la siluredo Wallago attu, kiu povas superi la longon de 2 m,[15] kaj la granda katfiŝo Rita rita, kiu povas atingi 1,5 m. Indas mencii ankaŭ klupeedon Tenualosa ilisha, similan al riverharingo, kiu vivas kaj en mara akvo kaj en riveroj en la tuta Suda Azio kaj estas ofta ankaŭ en Induso.

Plantoj redakti

 
Mangrovarbaro en la areo de la Indusa Delto, fotita dum malalta tajdo.

Tre gravaj estas la mangrovoj kiuj abunde kreskas en la delto. Ili estigas aridajn mangrovarbarojn, ĉar la loka klimato estas dezerta kaj akvo venas preskaŭ nur el la rivero kaj el la maro. La plej abunda specio de mangrovo estas Aegiceras corniculatum.

Ekonomio redakti

La rivero provizas akvon al 270 milionoj da homoj en Pakistano kaj nord-okcidenta Barato, do havas altegan ekonomian kaj socian signifon. En 1960 la Indusakva Traktato preskribis, ke la akvoj de Induso, Ĉenabo kaj Ĝelumo estu uzataj de Pakistano dum la akvojn de Beaso kaj Ŝatadruo uzu Barato.

La Induso estas la plej grava liveranto de akvorimedoj por la ebenaĵoj de Panĝabo kaj Sindo – ĝi formas la kernan akson de agrikulturo kaj manĝoproduktado en Pakistano. La rivero ludas speciale ŝlosilan rolon ĉar pluvo estas malmulta en la malsupro de la Indus-valo. Kanaloj por irigacio estis por la unua fojo konstruitaj de homoj precize en la Induso-civilizacio, kaj poste fare de inĝenieroj de la Kuŝana imperio kaj de la Mogola imperio. Moderna irigacio estis enkondukita de la Brita Orienthinda Kompanio en 1850 – nome konstruado de modernaj kanaloj akompanate pere de la restaŭrado de malnovaj kanaloj. La Britoj superrigardis la konstruadon de unu el la plej kompleksaj irigaciaj retoj en la mondo. La Guddu Akvobaraĵo estas 1350 m longa – kaj irigacias kampojn de Sukur, Ĝakobabad, Larkana kaj Kalat. La Sukura Akvobaraĵo servas por ĉirkaŭ 20 000 km².

 
Lago Tarbela formita kiel akvorezervejo fare de la Tarbela Akvobaraĵo.

Post la sendependigo de Pakistano, estis subskribita la Indusakva Traktato inter Barato kaj Pakistano en 1960, kiu garantiis, ke Pakistano ricevos akvon el la Induso kaj el ties du alfluantoj nome la Ĝelumo kaj la Ĉenabo sendepende el la kontrolo de la supraj fluejoj fare de Barato.[16]

La Indusbasena Projekto konsistis ĉefe el la konstruado de du ĉefaj akvobaraĵoj, nome la Mangla Akvobaraĵo konstruita sur la rivero Ĝelumo kaj la Tarbela Akvobaraĵo konstruita sur la Induso, kune kun iliaj subfiliaj akvobaraĵoj.[17] La Pakistanaa Servo por Disvolvigo de Akvo kaj Energio entreprenis la konstruadon de kanalligilo Ĉaŝma-Ĝelumo – kiu konektus la akvojn de la riveroj Induso kaj Ĝelumo – etendante akvoliveradon al la regionoj de Bahawalpur kaj Multan. Pakistano konstruis la vorkon de la Tarbela Akvobaraĵo apud Rawalpindi – stare 2743 m longa kaj 143 m alta, kun 80 km longa rezervejo. Ĝi subtenas la funckiadon de la Ĉaŝma Akvobaraĵo apud Dera Ismail Ĥan por irigacio kaj inundokontrolo kaj la Taunsa Akvobaraĵo apud Dera Ghazi Ĥan kiu produktas 100 000 kilovatojn de elektro. La Kotri Akvobaraĵo apud Hajderabado estas 915 m longa kaj havigas aldonajn akvoliveradojn por Karaĉi. La etenda ligado de alfluantoj kun Induso helpis la etendon de akvorimedoj al la valo de Peŝavaro, en Ĥajber-Paŝtulando. La ampleksaj projektoj por etenda irigacio kaj la akvorezervejoj havigas la bazon en Pakistano por granda produktado de kultivoj kiel kotono, sukerkano kaj tritiko. La akvobaraĵoj krome generas elektron por peza industrio kaj urbaj centroj.

Loĝantaro redakti

La valo de Induso ĉiam favoris la kreskon de loĝantaro, kvankam en kelkaj regionoj la inundodanĝero puŝis la plej grandajn urbojn iom malproksimen. La plej granda urbo ĉe Induso estas Hajderabado, kun ĉirkaŭ 1,5 milionoj da loĝantoj (samnoma urbo estas ankaŭ en Barato). Alia granda urbo estas Sukur, kun ĉirkaŭ 500 mil loĝantoj.

 
Induso apud Skardu, en Gilgit-Baltilando.

Induso estas sankta rivero por Hinduoj.[18][19] La loĝantoj de la regionoj estas ĉefe islamanoj, ĉar Pakistano estas islama lando kaj estas tute trapasata de la Induso kiu formas sian ĉefan naturan trajton kaj rimedofonton; tamen la lando estas diversa en etneco, religio, nacia kaj lingvafonoj. Sur la norda riverfluejo en la unia teritorio Ladako en Barato, loaĝs budhistoj de Ladako, de tibeta deveno, kaj la Dardoj de hindarja aŭ darda deveno kiu praktikas Islamon. Poste la rivero malsupreniras al Baltilando, norda Pakistano trapasante la ĉefan baltilandan urbon Skardu. Ankaŭ rivero el Dubair Bala drenas tien en Dubair Bazar. La homoj kiuj loĝas en tiu areo estas ĉefe Kohistani kaj parolas la Kohistanian lingvon. Ĉefaj areoj tra kiuj Indus-rivero trapasas en la Kohistana Distrikto estas Dasu, Pattan kaj Dubair. Dum la rivero pluas tra Pakistano, Induso formas distingan limon de etneco kaj kulturoj – sur la okcidenta bordo la loĝantaro estas ĉefe paŝtuna, baluĉa, kaj de aliaj popoloj el irana deveno. La orienta bordo estas loĝata ĉefe de popoloj de hindarja trunko, kiel la Panĝaboj kaj la Sindanoj. En norda Panĝabo kaj Ĥajber-Paŝtulando, etne paŝtuaj triboj loĝas kun dardaj popoloj sur la montetoj (Ĥoŭoj aŭ Ĉitrali, Kalaŝoj, Ŝinoj ktp.), Buruŝoj (en la Valo Hunza), kaj Panĝaboj.

La popoloj kiuj vivas laŭlonge de Induso parolas Panĝaban kaj Sindan sur la orienta flanko (en la provincoj Panĝabo kaj Sindo respektive), Paŝtuan plus Baluĉan kaj Barohi (en la provincoj Ĥajber-Paŝtulando kaj Baluĉio). En la provinco Sindo, la supra triono de la rivero estas loĝata de homoj kiuj parolas Saraiki; kiu estas iome transira dialekto de la lingvoj panĝaba kaj sinda.

La etnaj grupoj de la Indusa Valo (Pakistano kaj Nordokcidenta Barato) havas pli grandan kvanton de ANI (aŭ okcident-eŭrazia) mikso ol la aliaj sudazianoj, inklude la popolojn el la Okcidentaj Steppaŝtistoj, kun pruvaro de pli subtenita kaj mult-tavolaj migradoj el la okcidento.[20]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Encyclopædia Britannica.
  2. 70% of cattle-breeders desert Banni; de Narandas Thacker, TNN, 14a de Februaro 2002; The Times of India
  3. Lost and forgotten: grasslands and pastoralists of Gujarat; de Charul Bharwada and Vinay Mahajan; The forsaken drylands; a symposium on some of India's most invisible people; Seminar; New Delhi; 2006; NUMB 564, pages 35–39; ISSN 0037-1947, Listita ĉe British Library Online Arkivigite je 2012-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Albinia (2008), p. 307.
  5. 5,0 5,1 History in Chronological Order. Ministry of Information and Broadcasting, Government of Pakistan. Alirita 15a de januaro de 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-23. Alirita 2022-01-11.
  6. Robert L. Canfield. (2002) Turko-Persia in historical perspective. Cambridge University Press, p. 4–21. ISBN 978-0-521-52291-5.
  7. 7,0 7,1 Indus River. World' top 10 rivers at risk. WWF. Arkivita el la originalo je 4a de oktobro 2012. Alirita 11-a de julio 2012. Arkivigite je 2012-10-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-04. Alirita 2020-10-18.
  8. "WWF – Indus River Dolphin". Wwf.panda.org. Alirita la 22an de septembro 2020.
  9. Khan, W.A.; Bhagat, H.B. (2010). "Otter Conservation in Pakistan". IUCN Otter Spec. Group Bull. 27 (2): 89–92.
  10. (2014) “Longitudinal Zonation in the Fish Fauna of the Indus River in Pakistan”, Biologia (Pakistan) 60 (1), p. 149–152. 
  11. Sparavigna, A. (2008), Icons and signs from the ancient Harappa, Dipartimento di Fisica, Politecnico di Torino 
  12. Naziritor zhobensis (angle). Fishbase. Alirita 2018-06-30.
  13. List of Freshwater Fishes for Pakistan (angle). Mongabay. Alirita 2018-06-30.
  14. Glyptothorax pectinopterus (angle). The IUCN Red List of Threatened Species 2010 (2010). Alirita 2018-06-30.
  15. Wallago attu (angle). The IUCN Red List of Threatened Species 2010 (2010). Alirita 2018-06-30.
  16. Tarabela Dam. structurae.the cat in the hat. Alirita 9a de julio 2007.
  17. “Indus Basin Project”, Encyclopædia Britannica.
  18. Kapoor, Subodh. (2002) The Indian Encyclopaedia: Hinayana-India (Central India) (angle). Cosmo Publications. ISBN 978-81-7755-267-6.
  19. Basu, Baman Das. (2007) The Sacred books of the Hindus (angle). Cosmo Publications. ISBN 978-81-307-0533-0.
  20. (2018-12-06) “The Genetic Ancestry of Modern Indus Valley Populations from Northwest India”, The American Journal of Human Genetics (en) 103 (6), p. 918–929. doi:10.1016/j.ajhg.2018.10.022. 

Bibliografio redakti

  • G.P. Malalasekera (1a de septembro 2003), Dictionary of Pali Proper Names, Volume 1, Asian Educational Services, ISBN 978-81-2061-823-7
  • Albinia, Alice. (2008) Empires of the Indus: The Story of a River. Unua usona eldono (20101) W. W. Norton & Company, New York. ISBN 978-0-393-33860-7.
  • World Atlas, Millennium Edition, p. 265.
  • Jean Fairley, "The Lion River", Karachi, 1978.

Eksteraj ligiloj redakti