Zanskar (rivero)

rivero en Barato

33° 46′ 19″ N 76° 50′ 43″ O / 33.7719174 °N, 76.8453493 °O / 33.7719174; 76.8453493 (mapo)

Zanskar (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Barato
Regionoj Ladako
vdr
Mapo de la Indusrivera Sistemo - nome Zanskar estas alfluanto de la Induso.
La kunfluo de la rivero Zanskar (el supre) kaj la Induso (malsupre fluanta el maldekstro dekstren) estas 3 km sudoriente de la vilaĝo Nimmu en Ladako.

La rivero ZanskarZanskaro estas norden fluantan alfluanto de la riverego Induso. En ties supraj atingoj, la Zanskar havas du ĉefajn branĉojn. La unua el tiuj, nome rivero Doda, havas sian fonton ĉe la montopasejo Pensi-la 4,400 m (14,400 ft) alta kaj fluas sudorienten laŭlonge de la ĉefa valo Zanskara al Padum, nome ĉefurbo de la subdistrikto Zanskar. La dua branĉo estas formata de du ĉefaj alfluantoj konatajn kiel riveroj Kargjago, kun fonto ĉe Ŝingo La 5,091 m (16,703 ft) alta, kaj Carapo, kun fonto ĉe Baralaĉa-La. Tiuj du riveroj unuiĝas ĉe la vilaĝo Purne por formi la riveron Lungnak (konata ankaŭ kiel Lingti aŭ Carapo). La rivero Lungnak poste fluas nordokcidenten laŭlonge de mallarĝa gorĝo al la centra valo de Zanskaro (konata surloke kiel gzhung ĥor), kie ĝi unuiĝas kun la rivero Doda por formi la ĉefan riveron Zanskar. Tiu rivero poste faras nordorientan fluadon tra la spektakla Zanskara Gorĝo ĝis ĝi kuniĝas kun la rivero Induso ĉe Nimmu en Ladako.