Mogola Imperio

imperio en suda Azio (16a–19a jarcentoj)
(Alidirektita el Mogola imperio)

Mogola imperio (mongolodevena) estis fondita de Babur en 1526, kiam venkis Ibrahim Lodi, la lasta sultano de Delhi, ĉe Batalo de Panipat. Ĝi estis konkerita ĉefe de Ŝer Ŝah dum tempo de Humajun. Akbar ĝin kreskigis rimarkinde, kaj ĝi kreskis ĝis la fino de regado de Aurangzeb. Post la morto de Aurangzeb en 1707, la imperio komencis malpotenciĝadi, kvankam ĝi tenis la ŝajnon de potenco dum pluaj 150 jaroj. En 1739, ĝi estis venkita de persa armeo estrata de Nadir Shah. En 1756, armeo de Ahmad Shah rabis urbon Delhi denove. La fina malvenko estis de Brita imperio en 1857.

Mogola imperio
Origina nomo سلطنت مغولی هند
 Delhia Sultanlando 15261857 Brita Hindio 

Fictional flag of the Mughal Empire.svg

Geografio
Mogulriket 1690.jpg
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Delhia Sultanlando Delhia Sultanlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Brita Hindio Brita Hindio
Historio
Information icon.svg
vdr
Mogola ekspansio en Barato

La "Mogolo" vorto venas el la originala regiono de la Timuridoj, kiu estas centra-aziaj stepoj antaŭe konkerita de Ĝingis-Ĥano kaj poste konata kiel "Mogulistano" ("lando de la mogonloj"). Eĉ se la unuaj Mogoloj parolis la ĉagatajan lingvon kaj havis Turk-Mongolajn kutimojn, ili kutimiĝis al la Persa kulturo. Tiel, ili alportis Persan literaturon kaj kulturon en Hindio. Per la mogola imperio, la islamo atingis sian apogeon en barato .

Ŝtata ekonomioRedakti

La Mogoloj uzis la 'mansab-a' sistemo. 'Mansabdar' (Mansab-anoj) estis delegitoj de la imperiestro kiu devis prizorgi la lokalajn enspezojn. Ili ankaŭ devis garantii haveblecon de sufice da soldatoj. La kvanto de soldatoj dependis de la grandeco de la koncedita grundo. La 'mansab' estis perdebla per rekta decido de la imperiestro kaj ne venis el heredaj rajtoj, tiel la imperiestro havis grandan povon.

Religio kaj politikoRedakti

La religio de la Mogola Imperio estis islamo kaj islamo inspiris la politikan sistemon pli malpli forte laû la epokoj. Babur, la imperia fondisto, pli insistis pri la turka heredaĵo ol pli religio. Dum la Akbar-a regado, la ĝizia imposto (la tradicia islama imposto pagita de la ne islamanoj) estis forlasita. Dum la sama epoko, la luna islama kalendaro estas anstaŭigita per sola kalendaro, kiu plu taŭgas por agrikulturo. Aliflanke, ankaŭ estis pli rigoraj imperiestroj, kiel Aŭrangzebo, strikta islamano kiu restarigis la ĝizia imposto.

La influo de la Hindua juro malkrekigis sed tute ne malaperis. La imperia sistemo permesis al la hinduanoj konservi kaj konformiĝi al la Hindua juro. Sametempe, la juro apartigis laŭ la regionoj, laŭ la kutima islama sistemo, la minoritatoj povis konservi iliajn jurajn sistemojn, tiom longe kiom ili la ĝizia-n pagas kaj ne Prozelitas. La minoritatanoj ankaŭ estis liberigita el la milita servo.

TeritoriojRedakti

La Bengala Subaho estis subdividaĵo de la Mogola Imperio enhavanta teritoriojn kiuj nun estas en moderna Bangladeŝo kaj la barataj ŝtatoj Okcidenta Bengalo kaj Odiŝo inter la 16a kaj la 18a jarcentoj. Tiu ŝtato estis establita post la dissolvo de la Bengala Sultanlando, kiam la regiono estis absorbita en unu el la plej grandaj imperioj en la mondo. La Mogoloj ludis gravan rolon en la disvolvigo de la modernaj Bengalaj kulturo kaj socio.

Honoraj MogolojRedakti

La sesaj unuaj imperiestroj estas konsiderataj kiel la "Honoraj Mogoloj" el la dinastio:

Bahadur Ŝah Zafar (1775-1862) estis la lasta Mogola imperiestro.

Vidu ankaŭRedakti