La Bengala Sultanlando aŭ Sultanlando de Bengalo,[1] ankaŭ Bangalah (en persa: بنگاله Bangālah, en bengala: বাঙ্গালা/বঙ্গালা) kaj Ŝahi Bangalah (en persa: شاهی بنگاله Shāhī Bangālah, en bengala: শাহী বাঙ্গলা)[2] estis sultanlando de Islama Hindio kiu regadis en moderna Suda Azio kaj Sudorienta Azio. Ĝi estis establita de la konkeristo Ŝamsuddin Ilĝas Ŝah en 1352. Ĝi estis unu el la grandaj potencoj de Mezepoka Hindio, dominante super tio kio estas nuntempe Bangladeŝo, la barata ŝtato de Okcidenta Bengalo kaj la regiono Arakan en Birmo. Ties ĉefaj urboj estis Laĥnauti, Sonargaon kaj Pandua; kune kun dekduoj da provincaj ĉefurboj konataj kiel stampejaj urboj, kie estis stampita la valuto de la sultanlando.[3] Poste, eŭropanoj nomigis ĝin Bengala, ekzemple ĉe la komerchaveno de Portugaloj nomita portugale Porto Grande de Bengala.
Bengala Sultanlando
|
|
|
Geografio
Mapo de stampejaj urboj kaj teritorio de la Bengala Sultanlando
|
|
Ĉefurbo:
|
|
Loĝantaro
|
Ŝtat-strukturo
|
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
| Historio
|
|
|
Arĝenta
valuto taka kun simbolo de
leono, 15a jarcento.
Esploristoj kiuj vizitis la sultanlandon estis ekzemple Ibn Battuta, Ma Huan kaj Niccolo de Conti.[4]