Okcidenta Bengalio
Okcidenta Bengalio[1] aŭ Okcidenta Bengalujo (bengale পশ্চিমবঙ্গ; nepale पश्चिम बङ्गाल [poŝĉim bongo]) estas unu el la subŝtatoj de Barato. Ĝi troviĝas en la oriento de Barato, kaj ĝi limas kun Bangladeŝo. Kune kun Bangladeŝo, ĝi formas la kulturan regionon Bengalio, kiu estis dividita dum la milito de 1948.
Okcidenta Bengalio | |
---|---|
Origina nomo | bengale পশ্চিমবঙ্গ |
subŝtato de Barato | |
Administrado | |
Statuso | Federacia ŝtato de Barato |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Kolkato |
Politiko | |
Estro | Mamata Banerjee (ekde 20-a de majo 2011) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | bengala |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 91 347 736 |
Loĝdenso | 1 029 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 88 752 km² (8 875 200 ha) |
Okcidenta Bengalio sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 22° 34′ 0″ N, 88° 22′ 0″ O (mapo)22.56666666666788.366666666667Koordinatoj: 22° 34′ 0″ N, 88° 22′ 0″ O (mapo) [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-WB |
Eksteraj paĝoj | |
www | |
La kategorio en la Komunejo | Okcidenta Bengalio [+] |
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 91 276 115 loĝantoj sur areo de 88 752 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 028 loĝantoj/km². Ĝi estas la plej dense loĝata regiono de Barato. Ĝia ĉefurbo estas Kolkato.
Ekonomio kaj politiko
redaktiLa ekonomio de Okcidenta Bengalio baziĝas ĉefe sur agrokulturo. La provinca registaro estas koalicio de du partioj: All India Trinamool Congress kaj Indian National Congress. Ĝis la elektoj de 2011, la subŝtato estis regata de maldekstra koalicio gvidata de la Barata Komunista Partio. Tiu maldekstra partio regis la subŝtaton je 34 jaroj. Tiel ĝi iĝis la plej longdaŭra demokratie elektita komunista partio en la mondo.
Klimato
redaktiOkcidenta Bengalio havas tropikan klimaton, tio estas tre varma kaj humida somere kaj freŝa vintre. La teritorio estas ĉefe ebena, sed norde estas submontaro de Himalajo. En tiu regiono la distrikto de Darĝiling estas tutmonde fama pro la kultivo de teo. Pri naturo la ŝtato estas fama pro rezervejoj kaj laŭ ĝi nomiĝas la bengala tigro.
Loĝantaro
redaktiPlimulto de la loĝantaro estas bengaloj, kiuj loĝas ankaŭ en la oriente najbara ŝtato Bangladeŝo.
La oficiala lingvo de la provinco estas la bengala, kaj la plej granda religio estas la hinduismo, sed tamen estas granda islama minoritato. La regiono estas konsiderata unu de la plej intelekte viglaj de Barato, sed ankaŭ unu de la plej malriĉaj.
Historio
redaktiTiu mondo-regiono estis sub hindua kontrolo ekde la 8-a jarcento ĝis la 13-a jarcento, kiam ĝi venis sub kontrolo de Islamo, kiu disvolvis ties ekonomion kaj komercon. La unuaj eŭropanoj alvenis dum la 15-a jarcento. La Brita Kompanio de Orientaj Indioj hejmiĝis fine de la 18-a jarcento.
Poste la tuta Hindio iĝis kolonio de la Brita Imperio. Tiu atingis sendependon post la Dua Mondmilito, kaj tuj pro kvereloj inter hinduoj kaj islamanoj, la lando estis dividita en du partoj -unu por islamanoj kaj alia por hinduoj. En 1947 Bengalio, kiu estis ĝis tiam provinco de Hindio, estis dividita en Okcidenta Bengalio (kiel subŝtato de Barato) kaj Orienta Bengalio (tiam regiono de Pakistano, kaj nuntempe sendependa ŝtato nome Bangladeŝo).
Pli gravaj urboj de Okcidenta Bengalio
redaktiAverto: La datenoj venis el la Germanlingva Vikipedio, tial ne estas la sama kun angla kaj aliaj listoj!
- Kolkato 4 486 679
- Haora 1 072 161
- Siliguri 647 804
- Bidhannagar 615 000
- Durgapur 566 937
- Asansol 564 491
- Maheŝtala 448 317
- Raĝpur Sonarpur 423 806
- Suda Dumdumo 403 316
- Bhatpara 390 467
- Panihati 377 347
- Kamarati 330 211
- Bordoman 314 265
- Kulti 313 809
- Balli 293 373
- Barasat 283 443
- Dankuni 249 840
- Norda Dumdum 249 142
- Borahonogur 245 213
- Uluberia 222 240
- Noihati 217 900
- Ĥargopur 206 923
- Malda 205 521
- Holdia 200 762
- Modomgram 196 127
- Baharampuro 195 223
- Rajganĝ 183 612
- Serampore 181 842
- Hugli-Ĉuĉura 177 833
- Midnapore 169 127
- Ĉandanagar 166 949
- Utturpara Kotrong 159 147
- Ŝantipur 159 147
- Balurghat 153 279
- Kriŝnanagar 153,062
- Barakpur 152 783
- Habra 147 221
- Bankura 137 386
- Nabadvip 125 543
- Basirhat 125 254
- Purulia 121 067
- Darĝiling 118 805
- Bangaon 108 864
- Ĥorda 108 496
- Ĝalpajguri 107 341
- Kaljani 100 620
- Bolpur 80 210
- Alipurduar 65 232
- Murŝidabad 44 019
- Ĝajnagor Maĝilpur 25 922
- Farakka 21 834
- Narendrapur sen dateno