Serampore bengale: শ্রীরামপুর (ankaŭ nomita Serampur, Srirampur, Srirampore, Ŝrirampur, Ŝrirampore) estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Hugli. La urbego apartenas al urbaro de Kolkato.

Serampore
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 712201
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 181 842  (2011) [+]
Loĝdenso 15 676 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 45′ N, 88° 20′ O (mapo)22.7588.34Koordinatoj: 22° 45′ N, 88° 20′ O (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Areo 11,6 km² (1 160 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Serampore (Okcidenta Bengalio)
Serampore (Okcidenta Bengalio)
DEC
Serampore
Serampore
Situo de Serampore
Serampore (Barato)
Serampore (Barato)
DEC
Serampore
Serampore
Situo de Serampore

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Serampore [+]
vdr
Vojkruciĝo en Serampore

Demografio redakti

En 2011 Serampore havis 181 842 da loĝantoj kun legopovo 89%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio redakti

Serampore situas laŭ rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 17 m super la marnivelo. Hugli-Ĉuĉura troviĝas 17, subŝtata ĉefurbo Kolkato 21, Kaljani 28, Barasat 33, Habra 36, Bangaon 62, Bordoman 73, Midnapore 108, tutlanda ĉefurbo Delhio 1290, Mumbajo 1663 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Serampore estis parto de Dana Hindio sub la nomo Frederikurbo de 1755 ĝis 1845. Pli poste ĝi apartenis al la britoj ĝis 1947.

Ekonomio redakti

En Serampore funkciis la unuaj du jutaj muelejoj de Bengalio kaj Hindio, eĉ ankaŭ la unua paperuzino. Ankaŭ nun la areo estas industriigita.

Eduko redakti

En Serampore pluraj altlernejoj, institutoj funkcias.

Lingvoj redakti

La oficialaj lingvoj en Serampore estas la bengala kaj la angla.

 
Templo

Religio redakti

En Serampore vivas plejparte hinduoj (90%), islamanoj (preskaŭ 9%), krome ekzistas iomete aliaj religioj.

Klimato redakti

Laŭ klimato de Serampore estas la sama, ol la proksima Kolkato.

Trafiko redakti

Serampore havas trairan fervojan linion ekde 1854, krome ekzistas loka fervoja linio al la proksimaj vilaĝoj. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego, sed la rivero havas nek fervojan, nek vojan pontojn; tial pramo funkcias al la alia riverbordo. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias en Kolkato.

 
Iama dana oficejo

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Serampore naskiĝis Juktesvar Giri.

Fontoj redakti

  • WikiTrans