Midnapore
Midnapore aŭ Medinipur, bengale: মেদিনীপুর estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en sudokcidenta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Pasĉim Medinipur, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego kun Kardopur fondis apartan urbaron.
Midnapore | |||
---|---|---|---|
municipo de Okcident-Bengalio • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 721101 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 169 264 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 26′ N, 87° 20′ O (mapo)22.43333333333387.333333333333Koordinatoj: 22° 26′ N, 87° 20′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 23 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Midnapore [+] | |||
Etimologio redakti
Onidire Midnapore ricevis sian nomon de Medinikar, la fondinto de la urbo en 1238. Laŭ alia opinio la urbego estis nomita laŭ Haĝi Mustafa Madani, bengala islama scienciulo dum la Mogola Imperio.
Demografio redakti
En 2011 Midnapore havis 169 264 da loĝantoj kun legopovo 89%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Geografio redakti
Midnapore situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 24 m super la marnivelo. Kardopur troviĝas nur 8 (ĉe la transa riverbordo), Baripada 82, Maheŝtala kaj Holdia po 92, Bankura 95, subŝtata ĉefurbo Kolkato 109, Ĝamŝedpur 122, tutlanda ĉefurbo Delhio 1226, Mumbajo 1556 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Laŭ onidiro Medinipur estis fondita en 1238. Ĝi apartenis al la Mogola Imperio ekde 1593 kaj iĝis distrikta sidejo en 1783. La municipo estis formita en 1821.
Ekonomio redakti
Midnapore dum la historio estis agrikultura loko. Ekde la sideja periodo evoluis la serva, eĉ la eduka servoj. Hodiaŭ Midnapore estas komerca kaj agrikultura naboj.
Eduko redakti
En Midnapore la universitato estis fondita en 1981. Baldaŭ pluraj altlernejoj ekfunkciis.
Lingvoj redakti
La oficialaj lingvoj en Midnapore estas la bengala, hindia kaj angla lingvoj.
Religio redakti
En Midnapore vivas hinduoj (139 827) kaj islamanoj (27 238). La urbego estas grava religia loko por la islamanoj.
Klimato redakti
Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Midnapore apartenas al zono de la tropika savana klimato (Aw). La averaĝa temperaturo varias inter 22-32 °C. La meza jarpluvo estas ĉirkaŭ 1659 mm. La pluvsezono kutime daŭras de majo ĝis oktobro pro la musono, sed pluvas iomete ankaŭ en la ceteraj monatoj.
Trafiko redakti
Midnapore havas trairan fervojan linion el Kardopur, respektive el Bankura, tial la linio havas apartan fervojan ponton. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego helpe de 2 pontoj.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
- biblioteko, fondita en 1852
- palaco
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Palaco
-
Saluta pordego
-
Biblioteko
-
Historia domo
-
Urba oficejo