Baripada
Baripada laŭ odia lingvo ବାରିପଦା estas urbego en orienta Barato, en subŝtato Odiŝo, en la distrikto Majurbanĝ, kie ĝi estas ties sidejo.
Baripada | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 757001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 56′ N, 86° 43′ O (mapo)21.93586.721388888889Koordinatoj: 21° 56′ N, 86° 43′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 36 m [+] | ||
Areo | 29,65 km² (2 965 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6f/North_Odisha_University.jpg/220px-North_Odisha_University.jpg)
Demografio
redaktiBaripada havis populacion de 110 058 en 2011 (kun la plena aglomeraĵo 116 874) kun legopovo 89%, signife pli alta, ol la landaveraĝo.
Geografio
redaktiBaripada situas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero 36 metrojn super la marnivelo 60 km de la Bengala Golfo. Balasore troviĝas 51, Ĥargopur 76, Midnapore 82, Bhadrak 100,Ĝamŝedpur 109, Haldia 145, Kolkato 183, Rourkela 197, subŝtata ĉefurbo Bhubanesvar 206, Sambalpur 290, tutlanda ĉefurbo Delhio 1213, Mumbajo 1486 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiBaripada estis la ĉefurbo de dinastio, kiu establis la reĝlandon Majurbanĝ ekde la 15-a jarcento. La ruinoj de la temploj kaj palacoj konstruitaj tiam estis trovitaj ĉe Haripur proksimume 16 km sudoriente de Baripada. La ruinoj estas signifaj kaj vizititaj lokoj fare de turistoj.
Ekonomio
redaktiBaripada kun la najbareco estas agrikultura loko. La plej grava okupiĝo estis la lignoprilaborado, sed pro la peza senarbarigo la arbohakoj estis malpermesitaj ene de 25 km radiuso. Baripada estas konata pro "sabai" afrikdevenaj herboj, kiuj havas fortajn fibrojn, tial ili estas uzitaj por ŝnurkreado. Oni ofte kultivas akaĵuojn. Laŭ la riverbordo estas brikfornoj.
Lingvoj
redaktiEn Baripada la oficiala lingvo estas la odia lingvo. La alvenintoj parolas plej ofte bengale aŭ panĝabe.
Religioj
redaktiEn Baripada vivas laŭ religioj hinduoj (94%), islamanoj kaj kristanoj havas negravan parton de la populacio.
Eduko
redaktiĈe Baripada (pli precize ĉe ĉe Takatpur) Universitato de Norda Odiŝo funkcias. La plej malnova mezlernejo estis konstruita en 1889.
Trafiko
redaktiBaripada estas atingebla laŭ traira fervoja linio. Pluraj gravaj vojoj kuras al la urbego. Al la proksimaj lokoj kaj urboj aŭtobusoj trafikas, sed en la urbo nur taksioj.
Klimato
redaktiBaripada havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1677 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro. La averaĝa jara temperaturo erstas 27 °C kaj varias inter 20-32 °C.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn Baripada naskiĝis matematikisto Indulata Sukla.