Bhadrak
Bhadrak laŭ odia lingvo ଭଦ୍ରକ estas urbego en orienta Barato, en subŝtato Odiŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. Laŭ legendo la urbego derivis sian nomon de la diino Bhadrakali, kies templo situas laŭ la riverbordo.
Bhadrak | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 756100 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 3′ N, 86° 31′ O (mapo)21.05277777777886.52Koordinatoj: 21° 3′ N, 86° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 23 m [+] | ||
Areo | 30,72 km² (3 072 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f3/Salandi_River_near_Bhadrak_College_Chhaka.jpg/220px-Salandi_River_near_Bhadrak_College_Chhaka.jpg)
Demografio
redaktiBhadrak havis populacion de 107 369 en 2011 (kun la plena aglomeraĵo 121 338) kun legopovo 83%, signife pli alta, ol la landaveraĝo.
Geografio
redaktiBhadrak situas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero 23 metrojn super la marnivelo 30 km de la Bengala Golfo. Kataka troviĝas 90, Baripada 100, subŝtata ĉefurbo Bhubanesvar 111, Kolkato 256, Sambalpur 265, tutlanda ĉefurbo Delhio 1258, Mumbajo 1447 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiBhadrak estas praa tero menciita jam en legendoj. En la pli malfruaj tempoj la areo apartenis al la Mogola Imperio. Inter 1804-1947 la britoj regis, en ties lasta periodo gravaj rezistaj agadoj okazis en la urbo.
Lingvoj
redaktiEn Bhadrak la oficiala lingvo estas la odia lingvo.
Religioj
redaktiEn Bhadrak vivas laŭ religioj plejparte hinduoj (60%) kaj minoritate islamanoj (40%).
Eduko
redaktiEn Bhadrak la plej altnivela instruado okazas en instituto.
Trafiko
redaktiBhadrak estas atingebla laŭ traira fervoja linio. 5 gravaj vojoj kuras al la urbego. Al la proksimaj lokoj kaj urboj aŭtobusoj trafikas.
Klimato
redaktiBhadrak havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1487 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-oktobro. En decembro kaj januaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 21-32 °C.
Vidindaĵoj
redakti-
Urbopanoramo
-
Aŭtobusa stacidomo