Bhubanesvar
Bhubanesvar (Oriya : ଭୁବନେଶ୍ୱର. pronunciation ) estas metropolo, universitata urbo, ekonomia kaj religia centro en Barato, en subŝtato Oriso. En la subŝtato ĝi estas la plej granda.
Bhubanesvar | |
urbo | |
Templo en Bhubaneŝvar
| |
Oficiala nomo: Bhubanesvar | |
Lando | ![]() |
---|---|
Subŝtato | Oriso |
Situo | Bhubanesvar |
- alteco | 45 m s. m. |
- koordinatoj | 20° 16′ 00″ N 85° 50′ 00″ O / 20.26667 °N, 85.83333 °O (mapo) |
Areo | 135 km² (13 500 ha) |
Loĝantaro | 904,721 (2011) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 751 0xx |
Telefona antaŭkodo | 674 |
Aŭtokodoj | OR-02 |
![]() | |
Retpaĝo: bmc.gov.in | |
![]() |
GeografioRedakti
Bhubanesvar situas sur ebenaĵo laŭ rivero, laŭ ĉefvojo kaj fervojo nordo-sudo sekvanta la Bengalan Golfon.
HistorioRedakti
Historio de Bhubanesvar daŭras 3000 jarojn. Pli frue ĝi havis diversajn loknomojn, ekzemple Toŝali, Kalinga Nagari, Nagar Kalinga, Ekamra Kanan, Ekamra Khetra kaj Mandira Malinia Nagari. En 1946 laŭplane la urbo estis modernigita. En 1948 ĝi iĝis ĉefurbo de Oriso. En la 1990-aj jaroj la elektroniko estis evoluigita en la urbo.
TrafikoRedakti
Bhubanesvar havas flughavenon kaj bonajn vojajn kaj fervojajn kontaktojn kun la ceteraj urboj.
KlimatoRedakti
Bhubanesvar havas tropikan klimaton kun influo de musono. La temperaturo varias inter 10-45 ° C. En aprilo kaj en majo regas la plej granda varmo. Jare pluvas 1540 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-oktobro.