Kataka
Kataka (କଟକ) estas metropolo kaj universitata urbo (ekde 2006) en Barato, en subŝtato Oriso. La loknomo signifas sanskrite: (milit)kampo aŭ fortikaĵo.

Kataka | |||
---|---|---|---|
Metropolo kaj universitata urbo | |||
![]() | |||
urbo urbego setlejo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 753001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 606 007 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 148 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 27′ N, 85° 52′ O (mapo)20.4585.866666666667Koordinatoj: 20° 27′ N, 85° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 36 m [+] | ||
Areo | 192,5 km² (19 250 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 606 007 loĝantoj sur areo de 192,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 148 loĝantoj/km².
Geografio
redaktiKataka etendiĝas laŭ rivero komence de la Bengala Golfo. Bhubanesvar troviĝas nur 20 km-ojn.
Historio
redaktiKataka fondiĝis en 989. Ĝi estis regiona ĉefurbo dum 900 jaroj. Ekde 1750 la urbo iĝis grava komerca centro, kiun la britoj akiris en 1803.
Ekonomio
redaktiKataka famas pri alojo, arĝentaj manfaraĵoj kaj pri teksaĵoj. La paperoprodukto estas malpli grava.
Trafiko
redaktiKataka uzas flughavenon de Bhubanesvar. La urbo havas bonajn kontaktojn per vagonaroj kaj aŭtovojoj.
Klimato
redaktiKataka havas tropikan klimaton kun influo de musono. La someroj daŭras de marto ĝis junio, poste musono alvenas ĝis oktobro. Jare pluvas po 1440 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte dum musono. La temperaturo varias inter 18-38 °C.