Balasore

urbo en Barato

BalasoreBaleŝvar, laŭ odia lingvo ବାଲେଶ୍ୱର estas universitata urbego en orienta Barato, en subŝtato Odiŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.

Balasore
urbetosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 756001
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 30′ N, 86° 56′ O (mapo)21.50333333333386.925Koordinatoj: 21° 30′ N, 86° 56′ O (mapo) [+]
Alto 16 m [+]
Areo 19,4 km² (1 940 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Balasore (Odiŝo)
Balasore (Odiŝo)
DEC
Balasore
Balasore
Situo de Balasore
Balasore (Barato)
Balasore (Barato)
DEC
Balasore
Balasore
Situo de Balasore

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balasore [+]
vdr
Malnova strato en Balasore

Demografio redakti

Balasore havis populacion de 144 373 en 2011 kun legopovo 88%, signife pli alta, ol la landaveraĝo.

Geografio redakti

Balasore situas sur la marborda ebenaĵo 16 metrojn super la marnivelo. Baripada troviĝas 51, Bhadrak 66, Kolkato 190, Kataka 157, subŝtata ĉefurbo Bhubanesvar 178, Rourkela 228, Sambalpur 305, tutlanda ĉefurbo Delhio 1258, Mumbajo 1498 kilometrojn (aere) [1].

 
Vojo en Balasore

Historio redakti

La areo apartenis al pluraj regantoj, inter 1568 kaj ĝis la 1700-aj jaroj al la Mogola Imperio. La Brita Orienthinda Kompanio establis fabrikon ĉe Balasore en 1633. Ĉirkaŭ 1800 la Maratha Imperio dominis .Balasore kiel aparta distrikto estis kreita en 1828 dum ĝi estis parto de Bengalio. En 1845 ĉio el dana Hindio estis vendita al la britoj, kiuj integris ĝin al brito Hindio. La sendependeco okazis en 1947.

Ekonomio redakti

La distrikto havas kvar gravajn enspezofontojn - industriojn, agrikulturon, fiŝkaptadon kaj turismon kun sia bazo en Ĉandipur (laŭ la marbordo). En Balasore kelkaj el tiuj branĉoj estas iom da entreprenoj, sed la fiŝkaptado kaj turismo restis monopolo de Ĉandipur.

Lingvoj redakti

En Balasore la oficiala lingvo estas la odia lingvo, sed ankaŭ oni parolas bengale kaj hinde.

Eduko redakti

En Balasore universitato funkcias.

Trafiko redakti

Balasore estas atingebla laŭ traira fervoja linio kaj 3 ĉefvojoj, krome 2 flankovojoj. Al la proksimaj lokoj kaj urboj aŭtobusoj trafikas. Enurbe rikiŝoj (motore aŭ piede) liveras la pasaĝerojn, sed estas ankaŭ 2 aŭtobusaj linioj. La plej proksima flughaveno funkcias en Bhubanesvar.

Klimato redakti

Balasore havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe 1614 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 21-32 °C.

 
Templo en Balasore

Religioj redakti

En Balasore vivas laŭ religioj plejparte hinduoj (83%), krome islamanoj (15%) kaj kristanoj preskaŭ (2%).

Vidindaĵoj redakti