Kaljani bengale: কল্যাণী estas laŭplana urbego kaj municipo en orienta Barato, en sudorienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Nadia. La urbego apartenas al urbaro de Kolkato.

Kaljani
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 741235
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 100 575  (2011) [+]
Loĝdenso 3 451 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 59′ N, 88° 26′ O (mapo)22.97588.434444444444Koordinatoj: 22° 59′ N, 88° 26′ O (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Areo 29,14 km² (2 914 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kaljani (Okcidenta Bengalio)
Kaljani (Okcidenta Bengalio)
DEC
Kaljani
Kaljani
Situo de Kaljani
Kaljani (Barato)
Kaljani (Barato)
DEC
Kaljani
Kaljani
Situo de Kaljani

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kalyani [+]
vdr
Vojo en Kaljani

Demografio redakti

En 2011 Kaljani havis 100 620 da loĝantoj kun legopovo 89%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio redakti

Kaljani situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 11 m super la marnivelo. Habra troviĝas 26, Serampore 28, Ŝantipur (Okcidenta Bengalio) 32, Bangaon 40, subŝtata ĉefurbo Kolkato 45, Bordoman 67, Midnapore 130, tutlanda ĉefurbo Delhio 1288, Mumbajo 1681 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Dum la frue historio en tiu loko estis vilaĝo Ĉandamari kun neniuj interesaĵoj. En la 2-a mondmilito la areo estis utiligita kiel aerbazo de Usono. La loĝdomoj havis la nomon Roosevelt-urbo. En 1945 pro la paco la usonanoj hejmenvenis, la objekto forlasiĝis. Sur la sama areo laŭplana urbo nomita "Kaljani" estis konstruita en la 1950-aj jaroj. Tamen kelkaj spuroj de la aerbazo ankaŭ nun videblas. La municipo estis formita en 1995.

Ekonomio redakti

Kaljani havas industrian zonon kun pluraj produktaj uzinoj, fabrikoj. Ankaŭ la serva kaj eduka servoj menciindas.

Eduko redakti

En Kaljani universitato kaj pluraj altlernejoj, institutoj funkcias. Alia universitato funkcias proksime en la aglomeraĵo.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo en Kaljani estas la bengala, al kiu la angla aldoniĝas.

 
Templo

Religio redakti

Preskaŭ 98% de la populacio en Kaljani estas hinduoj, proksimume 1% estas islamanoj, krome ekzistas iomete aliaj religioj.

Klimato redakti

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Kaljani apartenas al zono de la tropika savana klimato (Aw). En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter majo-oktobro dum la musono.

 
Stacidomo

Trafiko redakti

Kaljani havas trairan fervojan linion kun ĉefa kapostacio kaj 3 flankajn stacidomojn. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego, inter ili unu havas ponton tra la rivero. Enurbe precipe rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias en Kolkato.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans