Bangaon, bengale: বনগাঁ estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en sudorienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas, kie ĝi estas ties sidejo.

Bangaon
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 743235
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108 864  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 23° 3′ N, 88° 50′ O (mapo)23.043465588.8317765Koordinatoj: 23° 3′ N, 88° 50′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bangaon (Okcidenta Bengalio)
Bangaon (Okcidenta Bengalio)
DEC
Bangaon
Bangaon
Situo de Bangaon
Bangaon (Barato)
Bangaon (Barato)
DEC
Bangaon
Bangaon
Situo de Bangaon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bangaon [+]
vdr
Vojo en Bangaon
Stacidomo de Bangaon

Demografio redakti

En 2011 Bangaon havis 108 864 da loĝantoj kun legopovo 90% (laŭ Germanlingva Vikipedio).

Geografio redakti

Bangaon situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 7 m super la marnivelo. Limo de Bangladeŝo estas proksime. Habra troviĝas 29, Kriŝnanagar (Okcidenta Bengalio) 32, Kaljani 40, Ŝantipur (Okcidenta Bengalio) 46, Bordoman 53, subŝtata ĉefurbo Kolkato 71, Bordoman 101, tutlanda ĉefurbo Delhio 1317, Mumbajo 1721 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La administra unuo estis formita en 1863 fare de britoj. Hindio akiris sendependecon en 1947, sed la urbo Bangaon daŭre estis parto de Orienta Pakistano. Iom poste Bangaon tamen aliĝis al Barato. Tiutempe multe da homoj migris al Bangaon el Orientpakistano. La municipo estis establita en 1954. Denove multe da homoj rifuĝis en 1971 dum la Bangladeŝa Liberiga Milito. La tuta urbo kaj la ĉirkaŭaj kamparaj areoj estis inunditaj per granda inundo en 2000.

Ekonomio redakti

Granda nombro da laboristoj okupiĝas pri transportado de varoj kaj ŝarĝado kaj malŝarĝado de varoj. Neniu granda industrio troviĝis en Bangaon, nur malgrandaj. Ekzistas ekzemple rizmuelejo.

Religio redakti

 
Templo en Bangaon

La hinduismo estas la ĉefa religio en Bangaon kun preskaŭ 97%, poste sekvas la islamo kun preskaŭ 3%.

Eduko redakti

En Bangaon la plej altnivela instruado okazas en unusola altlernejo.

Lingvoj redakti

La oficialaj lingvoj en Bangaon estas la bengala kaj angla lingvoj.

Klimato redakti

Bangaon situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono. La pluvsezono kutime daŭras de majo ĝis oktobro averaĝe po 1469 mm. La temperaturo varias inter 21-32 °C.

 
Ponto de Bangaon

Trafiko redakti

Al Bangaon kuras tri fervojaj linioj el Ranaghat, Bangladeŝo kaj Kolkato. La unua fervojo alvenis en 1884. 5 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La rivero havas ponton. La plej proksima flughaveno funkcias en Kolkato.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
Bildoj pri Bangaon
 
Urbodomo
 
Rizmuelejo
 
Policejo