Ĥorda
Ĥorda bengale খড়দহ estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.
Ĥorda | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Okcident-Bengalio urbego ![]() | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 108 496 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 15 793 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 43′ N, 88° 23′ O (mapo)22.7288.38Koordinatoj: 22° 43′ N, 88° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 15 m [+] | ||
Areo | 6,87 km² ( 687 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Demografio
redaktiEn 2011 Ĥorda havis 108 496 da loĝantoj kun legopovo 94%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo. En la 1990-aj jaroj loĝantaro de Ĥorda atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
redaktiĤorda situas laŭ la maldekstra bordo de rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 15 m super la marnivelo. 96% de la loĝantoj vivas en urbaj areoj, ja Ĥorda rekte kontaktiĝas kun Panihati, Barakpur kaj Kamarati. Panihati troviĝas 3, Kamarati 5, Serampore 7, Norda Dumdum, Dankuni kaj Balli po 10, distrikta sidejo Barasat 12, Suda Dumdum kaj Barakpur po 13, subŝtata ĉefurbo Kolkato 18, tutlanda ĉefurbo Delhio 1296, Mumbajo 1669 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiKomence Ĥorda estis parto de Suda kaj Okcidenta Barakpur municipoj establitaj en 1877. Suda Barakpur estis renomita Ĥorda en 1920. En 1947 la municipo travivis rapidan loĝantarkreskon, ĉar ondoj de hinduaj rifuĝintoj alvenis el Orienta Pakistano.
Ekonomio
redaktiĤorda estas industria urbego, ja por agrikulturo mankas areo. Dum la brita erao estis prilaborado de jutoj, el tio la teksa industrio evoluis. Baldaŭ ankaŭ fera fabriko ekfunkciis. Granda parto de la loĝantoj estas navedantoj al Kolkato.
Eduko
redaktiEn Ĥorda sola altlernejo funkcias, krome nature baz- kaj mezlernejoj.
Lingvoj
redaktiLa oficialaj lingvoj en Ĥorda estas la bengala kaj angla lingvoj.
Religio
redaktiEn Ĥorda vivas hinduoj preskaŭ 91%, poste islamanoj preskaŭ 9%.
Klimato
redaktiLaŭ klimato de Ĥorda estas la sama, ol la proksima Kolkato.
Trafiko
redaktiĤorda havas trairan fervojan kaj ĉefvojan liniojn inter Kaljani kaj Kolkato. La vojoj aŭ stratoj kontinue daŭriĝas al Panihati, Barakpur kaj Kamarati. La rivero ĉi tie ne havas ponton, tamen pramoservo funkcias. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias ĉe Norda Dumdum.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- kultura festivalo
Fontoj
redakti- WikiTrans