Dankuni bengale: ডানকুনি estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Hugli. La urbego apartenas al urbaro de Kolkato.

Dankuni
Metropolo
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 94 936  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 22° 41′ N, 88° 18′ O (mapo)22.685488.2922Koordinatoj: 22° 41′ N, 88° 18′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Dankuni (Okcidenta Bengalio)
Dankuni (Okcidenta Bengalio)
DEC
Dankuni
Dankuni
Situo de Dankuni
Dankuni (Barato)
Dankuni (Barato)
DEC
Dankuni
Dankuni
Situo de Dankuni

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dankuni [+]
vdr
Stacidomo en Dankuni

Demografio redakti

En 2011 Dankuni havis 249 840 da loĝantoj kun legopovo 86%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio redakti

Dankuni situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 8 m super la marnivelo. Balli troviĝas 5, Utturpara Kotrong 6, Kamarati kaj Serampore po 8, Borahonogur 9, distrikta sidejo Ĥorda 10, subŝtata ĉefurbo Kolkato 15, Maheŝtala 21, tutlanda ĉefurbo Delhio 1292, Mumbajo 1659 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Dankuni havas riĉan historion, kiu devenis jam de la antaŭkolonia epoko. Dum la 18-a jarcento Dankuni venis sub la kontrolon de la Brita Orienthinda Kompanio. La urbo estis grava centro de jutoproduktado kaj havis plurajn jutmuelejojn. En la frua 20-a jarcento Dankuni iĝis centro de la barata sendependeca movado. Post la sendependiĝo en 1947 ĝi spertis rapidan industriigon. Pluraj fabrikoj kaj uzinoj ekfunkciis. La urba areo iĝis miksaĵo de loĝkvartaloj kaj industriaj zonoj, reflektante sian duoblan identecon kiel loko de loĝado kaj ekonomia agado.

Ekonomio redakti

Dankuni estas signifa industria urbo, kie oni produktas precipe trajnojn, lokomotivojn kaj similajn fervojaĵojn.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo en Dankuni estas la bengala, al kiu la angla aldoniĝas. Laŭ la gepatraj lingvoj estas la bengala (70%), la hindia (26%), odia (2%), iomete aliaj.

Religio redakti

En Dankuni vivas plejparte hinduoj (83,5%), poste islamanoj (10%), budhistoj (3%), kristanoj (2%), iomete aliaj.

Eduko redakti

En Dankuni mankas altlernejoj.

Klimato redakti

Dankuni troviĝas en tropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: Aw. La meza temperaturo estas 30 °C. La musono portas pluvojn.

Trafiko redakti

Dankuni havas trairan fervojan linion en etapo Bordoman-Balli, kiu estis konstruita en 1917. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego, krome ekzistas flankovojo al la komenca Utturpara Kotrong. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias ĉe Kolkato.

 
Preĝejo en Dankuni

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans